Kristana demokratio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fy:Kristendemokrasy
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Dum la dua duono de la 20-a jarcento la termino "kristana demokratio" ofte uziĝis sinonime al ĝia plej socie videbla formo, la politikaj partioj. La unuaj partioj, kiuj nomis sin kristane demokratiaj (aŭ unuvorte kristandemokratiaj), ĉirkaŭ la jaro [[1830]] ekestis en [[Belgio]], [[Respubliko Irlando|Irlando]] kaj [[Francio]]. Ili havis liberalisman kaj demokratian direktiĝon. Post la [[Unua Mondmilito]] en [[Italio]] ekestis la unuaj kristandemokratiaj partioj laŭ hodiaŭa kompreno. La ĝisnun kulmina epoko de kristandemokratiaj partioj estis la unuaj jardekoj post la [[Dua Mondmilito]] en la kerna zono de la [[Eŭropa Komunumo]], do en [[Belgio]], [[Francio]], okcidenta [[Germanio]], [[Italio]], [[Luksemburgio]] kaj [[Nederlando]]. Post kiam la unuaj kristandemokratiaj partioj baze konsistis el kritikaj anoj de la [[romie katolika eklezio]], unue en okcidenta [[Germanio]] kaj [[Nederlando]] politike sampartie ekkunlaboris katolikoj kaj protestantoj (luteranoj).
 
En iuj landoj de Eŭropo la kristandemokratiaj partioj tamen fine de la 20-a jarcento tre perdis je signifo. Ekzemple la antaŭe tre fortaj partioj [[Mouvement Républicain Populaire]] de Francio kaj [[Democrazia Cristiana]] de Italio intertempe malfondiĝis. En [[Skandinavio]] kristandemokratiaj partioj neniam atingis similan fortecon kiom en la supre menciitaj ŝtatoj de okcidenta centra Eŭropo. Tamen la ekzisto de tiaj partioj ankaŭ en la preskaŭ pure protestantaj ŝtatoj de norda Eŭropo montras, ke la kristane demokratia politiko internacie ne plu estas kritika branco de la katolikismo kaj ankaxuankaŭ entuziasmigas civitanojn de aliaj religiaj kredoj.
 
Multe pli gravaj ol la nordeŭropaj partioj tamen estas la kristandemokratiaj partioj, kiuj ekde la mezo de la 20-a jarcento ekestis en [[Latinameriko]]. Aparte la partioj [[Partido Demócrata Cristiano de Chile|Partido Demócrata Cristiano]] en [[Ĉilio]] kaj [[Comité de Organización Política Electoral Independiente]] en [[Venezuelo]] iĝis fortaj politikaj movadoj en siaj landoj. Simile estas en la landoj de [[Centra Ameriko]], ekzemple [[Kosta-Riko]], [[Nikaragvo]] kaj [[Salvadoro]]. Post kiam dum [[1989]] en la orienta duono de Eŭropo fiaskis la [[komunismo|komunismaj]] ŝtataj sistemoj, ankaŭ tie ekestis kristandemokratiaj partioj. Ilia influo estas tre malkompareble fortaj. En la landoj de la eksa [[Sovetunio]] krom en la tri ŝtatoj de [[Baltio]] la plurjardekaj tradicioj de [[ateismo]] por tiuj partioj havas negativan rolon. Tre forta la politike kristandemokratia movado kontraŭe estas en la tradicie forte katolika [[Pollando]].