Geografio de Armenio: Malsamoj inter versioj

53 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto aldono de: bn:আর্মেনিয়ার ভূগোল; cosmetic changes
e (roboto aldono de: bn:আর্মেনিয়ার ভূগোল; cosmetic changes)
[[ImageDosiero:Armenia 2002 CIA map.jpg|thumb|right|250px|Mapo de Armenio.]]
La '''Geografio de Armenio''' estas tre diversa sed regas la montaraj regionoj kies reprezentanto la [[monto]] [[Ararato]] estas la nacia simbolo kvankam nuntempe apartenas al la turka teritorio. Ĝi estas lando sen marelirejo situanta en [[Malgranda Azio]], inter la maroj [[Nigra maro|Nigra]] kaj [[Kaspia Maro|Kaspia]]. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun [[Kartvelio]] kaj [[Azerbajĝano]], kaj sude kaj okcidente kun [[Irano]] kaj [[Turkio]].
 
[[ImageDosiero:Satellite image of Armenia in May 2003.jpg|left|thumb|200px|Satelita bildo de Armenio, en majo 2003 (foto NASA, Usono).]]
La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj sur la marnivelo. La monto [[Ararato]], armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj de longa tempo troviĝas en turka teritorio.
 
La poluado rezulto de la toksiaj kemiaĵoj, kiel [[DDT]], malfavoras la riĉigadon de la armena grundo kiu estas malbonkvalita. Pro komunikadblokado de Turkio okaze de la konlikto kun [[Azerbajĝano]], rezultigis procezon de senarbarigadon.
 
Armenio intencas solvi ĝiajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.
 
=== Flaŭro kaj faŭno ===
[[ImageDosiero:Ursus arctos syriacus.jpg|thumb|200px|Bruna siria urso (''[[Ursus arctos syriacus]]'').]]
La [[teritorio]] de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specioj. Ĉe la [[valo]] Arakso troviĝas [[halofito| halofitaj]] plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj la [[Artemizio|artemizioj]]. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas la [[kserofilo]]j. Ĉirkaŭ la jaroj [[1900]] la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉ. 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.
[[ImageDosiero:Armenischegebirgseidechse-02.jpg|200px|thumb|left|[[Darevskia armeniaca|armena roka lacerto]].]]
En [[Sangesur]], en la suda parto de la [[lando]], la limoj de la [[arbaro]] atingas 2400 alte. Inter la bestaro abundas la [[reptilo]]j, inter ili la [[Darevskia armeniaca|armena roka lacerto]] kaj kelkaj venenaj [[serpento]]j. Ankaŭ [[araneoidoj]], kiaj la [[skorpio]]j. Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj [[porko]]j, [[ŝakalo]]j, [[cervo]]j, [[mustelo]]j kaj [[aglo]]j; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj [[Ursus arctos|siriaj brunaj ursoj]], sovaĝaj [[kato]]j kaj [[lupoj]]. En la protektata [[areo]] [[Chosrow]] ankoraŭ troveblas [[linko]]j kaj kelkaj [[leopardo|kaŭkaziaj leopardoj]].
 
La latinlingva vorto por ''abrikoto'', venas de la [[armena lingvo|armena]]. La [[Prunus armeniaca|abrikoto]] havas grandan famon kaj apartenas al la naciaj [[simbolo]]j de Armenio, reprezentata de la [[koloro]] de la malsupera strio en la [[Flago de Armenio|flago]].
* Landlimo inter Armenio kaj [[Turkio]] 268 km
* Landlimo inter Armenio kaj [[Kartvelio]] 164 km;
* Landlimo inter Armenio kaj [[Azerbajĝano]] 787 km, inkluzive de 221 km kun la azera enklavo [[Naĥiĉevano]] ;
* Landlimo inter Armenio kaj [[Irano]] 35 km.
 
 
Armenio havas kvin etajn azerajn enklavojn: [[Barĥudarlo]], [[Karkio]], [[Juĥari-Askiparo]], kaj [[Tatli]]. Ekzistas armena eksklavo en la azera teritorio [[Arcvaŝeno]].
{{portalnomo|Kaŭkazio}}
 
[[Kategorio:Armenio]]
[[Kategorio:Kaŭkazio]]
[[Kategorio:Armenio]][[Kategorio:Kaŭkazio]][[Kategorio:Geografio de Armenio]]
 
[[bg:География на Армения]]
[[bn:আর্মেনিয়ার ভূগোল]]
 
[[en:Geography of Armenia]]
[[es:Geografía de Armenia]]
[[fr:Géographie de l'Arménie]][[it:Geografia dell'Armenia]]
[[it:Geografia dell'Armenia]]
[[ka:სომხეთის გეოგრაფია]]
[[nn:Armensk geografi]]
[[pt:Geografia da Arménia]]
[[ru:География Армении]]
 
[[Kategorio:Armenio]][[Kategorio:Kaŭkazio]][[Kategorio:Geografio de Armenio]]
{{portalnomo|Kaŭkazio}}
147 646

redaktoj