Grafito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Γραφίτης
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
'''Grafito''' estas memstara mineralo kreata per pura [[karbono]] simile kiel la dua kaj tre diferenca formo de la karbono en la naturo – [[diamanto]]. La trian alotropon kreas fermitaj globformaj strukturoj kun 20 kaj pli multe da atomoj - [[fulereno]] (Kroto, Curl, Smalley 1985). Kristalografie sesangula grafito havas la atomojn ordigatajn en tavoloj, moveblaj unu trans la alia. Ĝi do lasas spuron sur papero kaj estas bonega lubrikaĵo, farbaĵo, elektro- kaj varmkondukanto, varme kaj ĥemie rezista materialo. La kubforma diamanto male havas ĉiun atomon firme ligitan kun kvar pluaj atomoj en regula strukturo. Fulereno C60 ankaŭ havas la kubforman sistemon. (Jehlička – Frank 2006). Grafito estas trovebla en multaj lokoj sur la terglobo. Grandaj grafitminejoj ekzistas en [[Usono]] (Texas kaj New York), [[Meksiko]], [[Hindujo]] kaj Sovetio; gravaj estis ankaŭ la trovejoj en suda Bohemio ([[Český Krumlov]], [[Netolice]]). La grafito estas samtempe parto de fulgoj, estiĝantaj per forbruligo de fosiliaj energiportantoj. Ĉiokaze la grafito ĉeestas en tiom malgrandaj eretoj, ke la fulgoj montras ecojn de amorfa karbono. La grafito aperas en la naturo tre ofte kiel parto de diversaj precipe metamorfintaj [[petro]]j. Ĝia enhavo en ili estas normale ne granda, do estiĝo de grafita [[kuŝejo]] estas natura escepto simile kiel metalerca kuŝejo. Por akiri altgrade puran grafiton oni devas rafini grafitercon plej ofte per [[flotado]].
 
Intereson pri diversaj specoj de koncentraĵoj, rafinaĵoj, lubrikaĵoj, pastoj, lakoj kaj suspensiaĵoj montras diversgrade preskaŭ ĉiu branĉo de industrio. La plej gravaj estas nigra keramiko (tigloj, metalurgiaj iloj), fandejoj, stalfabrikoj, elektroteĥniko (elektrodoj, baterioj, brosoj), fabrikado de varmrezistaj materialoj, ĥemio, glasfabrikoj, lubrikado de maŝinoj, kontaktolineoj, relkomutiloj, ferindustrio, krajonfabrikado (ekzemple ĉina inko estas koloida solvaĵo de grafito kaj fulgoj), nuklea energetiko (moderigiloj), raketa tekniko. Novaj produktoj baze de karbono – fibroj, fibroŝtofoj, fluorgrafito, elasta grafito servas por kalfatri movigantajn kaj aliajn maŝinpartojn anstataŭ la malsaniga azbesto[[asbesto]]. La esplorado kaj provado de novaj fabrikaĵoj ĉiam daŭras (fulerenoj C60 kaj aliaj, optiko, elektroniko, medicino).
Plua grava uzebleco de grafito estas tiu en metalurgia industrio. Pro ĝia granda varmrezisto oni uzas ĝin por fabrikado de ujoj, t. n. muldujoj por fanditaj metaloj kaj ties kunfandaĵoj. Oni evitas tiel malpurigadon de la fandaĵo per metalo, el kiu la muldujo devus esti farita. El grafito estiĝas ankaŭ elektrodoj por elfandigi aluminion el kunfandaĵo de baŭksito kaj kriolito per la [[procezo Hall-Héroult]] aŭ silicion el fandita siliko.