Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

82 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
{{ADLS}}
[[Dosiero:Collège de Vendôme.jpg|thumb|right|250px|Samkiel sia kreinto [[Honoré de Balzac]], Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de [[Vendôme]], legante multajn librojn kaj suferante pro la punoj plenumitaj de la instruistoj.]]
'''''Louis Lambert''''' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|lui lăber]]<nowiki>]</nowiki> estas [[romano]] verkita en [[1832]] de la [[Francio|franca]] romanisto kaj dramisto [[Honoré de Balzac]] ([[1799]]-[[1850]]). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (''Études philosophiques'') de lia ampleksa romanserio ''[[La Homa Komedio]]''. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto [[Vendôme]], kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] ([[1688]]-[[1772]]).
 
Balzac verkis ''Louis Lambert'' somere de [[1832]], kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la [[kastelo de Saché]]. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la [[Realismo|realisma stilo]], pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia [[aŭtobiografio]].
Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en [[1829]] finfine publikigis romanon en sia propra nomo : ''[[Les Chouans]]'' montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto<small><ref>Robb, pp. 145-174.</ref></small>. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de ''La Physiologie du mariage'' ([[1829]]), ''[[Sarrasine]]'' ([[1830]]), and ''[[La Peau de chagrin]]'' ([[1831]])<small><ref>Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.</ref></small>.
 
En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''[[Les Proscrits]]'' ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''<small><ref>Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.</ref></small>. Tiu verketo estis publikigita (kune kun ''La Peau de chagrin'', kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de [[1831]]-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (''Romans et contes philosophiques'')<small><ref>Saintsbury, p. xii.</ref></small>.
 
== Verkado kaj publikigo ==
25 291

redaktoj