Valo de Alagón: Malsamoj inter versioj
komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|200px|right|Valo de Alagón en Ekstremaduro '''Valo de Alagón''' aŭ ''Vegas del Alagón'' en la hispana estas komarko de l… |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:29, 5 maj. 2009
Valo de Alagón aŭ Vegas del Alagón en la hispana estas komarko de la Provinco de Cáceres en Hispanio, nome en la regiono de Ekstremaduro. Ĝia ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Coria.
Nomo
La oficiala nomo de la komarko estas Valo de Alagón, kvankam kiel nomo por natura komarko estas iom erara, ĉar la rivero Alagón ne situas inter montoj en tiu komarko, kaj pro tio temas ne tiom pri valo, sed pri ĉerivera ebenaĵo.
Sito kaj limoj
La komarko lokas nordokcidente de la provinco de Cáceres. Limas kun:
- Sierra de Gata nordokcidente.
- Tierras de Granadilla norde
- Oliva de Plasencia kaj Plasencia oriente.
- Portugalio okcidente.
- Alcántara sudokcidente.
- Garrovillas de Alconétar kaj Cañaveral sudoriente.
Administra organizado
La komarkon administras la Asocio por la Disvolviĝo de la Valo de Alagón (ADESVAL), fondita en 1994 kaj kiu enhavas 26 municipojn:
- Aceituna
- Acehúche
- Aldehuela de Jerte
- Cachorrilla
- Calzadilla
- Carcaboso
- Casas de Don Gómez
- Casillas de Coria
- Ceclavín
- Coria
- Galisteo
- Guijo de Coria
- Guijo de Galisteo
- Holguera
- Huélaga
- Montehermoso
- Morcillo
- Pescueza
- Portaje
- Portezuelo
- Pozuelo de Zarzón
- Riolobos
- Torrejoncillo
- Valdeobispo
- Villa del Campo
- Zarza la Mayor
Alagón estas ankaŭ submunicipo de la komarko.
Krom 15 aliaj subvilaĝoj en la komarko.