Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''''Louis Lambert''''' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|lui lăber]]<nowiki>]</nowiki> estas [[romano]] verkita en [[1832]] de la [[Francio|franca]] romanisto kaj dramisto [[Honoré de Balzac]] ([[1799]]-[[1850]]). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (''Études philosophiques'') pjgfpwasjtgqjerpajdsipsj psidjg asgianiodafh0 q00s[daut9-8hno xo de lia ampleksa romanserio ''[[La Homa Komedio]]''. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto [[Vendôme]], kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] ([[1688]]-[[1772]]).
 
Balzac verkis ''Louis John Arnold Lambert'' somere de [[1832]], kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la [[kastelo de Saché]]. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la [[Realismo|realisma stilo]], pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia [[aŭtobiografio]].
 
Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis [[eseo]]n titolitan ''Traktato pri Volo'', kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera [[ekzisto]], la rolo de [[anĝelo]]j, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo.