Garni: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 6:
== Historio ==
En la tria jarmilo antaŭ Kristo estis konstruata la unua fortikaĵo en facila defendebla loko en unu de la kurvoj de la [[rivero Azato]]. Ĝi estis konkerata en la [[8-a jarcento]] a.K. de la [[Urarto|urarta]] [[reĝo]] [[Argiŝto la 1-a]] kaj la loko fariĝis militbazo kaj somera reĝa rezidejo. Post tiu momento konstruiĝis pluraj konstruaĵoj kiel la reĝa palaco, la banejoj kaj la plej bone konservata konstruaĵo, templo simila al [[Partenono]]. Menciindas la publikaj banejoj kiuj troviĝas norde de la komplekso, kiu havis klimatizilon kiu ankoraŭ konserviĝas. La interna etaĝo estas dekoraciata per buntaj mozaikoj kun skribaĵoj kaj
La templo estis konstruata en la [[1-a jarcento]] p.K. de la reĝo [[Tiridates la 1-a de Armenio]] kaj eble financata per mono ricevata de la romia imperiestro [[Nerono]] dum lia vojaĝo al [[Romio]]. La templo eble estis dediĉata al la azia dio [[Mitrao]]. La plafono estas tenata de 24 kolonoj havantaj ĥoniajn kapitelojn kaj subterajn etaĝojn. Spite al aliaj grekoromiaj temploj, tiu templo estis konstruita el [[bazalto]]. En [[1969]] estis detruita de tertremo. La plejparto de la pecoj restis samloke ĝis ĝia rekonstruado inter [[1969]] kaj [[1979]].
|