Roman Dobrzyński: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektetis
Linio 4:
Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de [[Pola Esperanto-Junularo]]. Li estis vicprezidanto de [[TEJO]] 1966-1968 kaj redaktoro de ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' 1968-70.
 
De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de [[Pola Televido]] kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. ''[[Bona Espero (filmo)|Bona Espero]]'' (1984). En 1995 li esperantistigisesperantigis la televidan lingvokurson de BBC: [[Mazi en Gondolando]]. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda [[UK 1987|UK, en Varsovio 1987]]. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA 1989-92. Li kontribuis al la establo de [[Fondumo Zamenhof]] kaj estis ĝia unua prezidanto.
 
En 2003 aperis lia pollingva libro ''Ulica Zamenhofa'' kun interparoloj kun d-ro [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]]. Tradukoj aperis ne nur en Esperanto (''[[La Zamenhof-Strato]],'' 1-a eldono 2003, 2-a eldono 2005), sed ankaŭ en la litova (''Zamenhofo gatvė,'' 2004), la ĉeĥa (''Zamenhofova ulice,'' 2005), la japana (''Zamenhof doori,'' 2005), la portugala (''A Rua Zamenhof,'' 2006) kaj la slovaka (''Zamenhofova ulica,'' 2006) kaj la franca (''La rue Zamenhof,'' 2008). La korea traduko (''Zamenhof geori'') aperos en 2009.