Burgred: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|Moneroj de Burgred '''Burgred''' estis la anglosaksa reĝo de Mercia, Anglio de 852 al 874. En 852 aŭ 853…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:47, 6 maj. 2009

Burgred estis la anglosaksa reĝo de Mercia, Anglio de 852 al 874.

Moneroj de Burgred

En 852 aŭ 853 li petis la helpon Aethelwulf (Wessex) kontraŭ la nord-kimroj. Aethelwulf konsentis, kaj sekvis sukcesa kampanjo. La alianco plifortiĝis per la geedziĝo de Burgred kaj Aelthelswith, filino de Aethelwulf.

En 868 Burgred petis la helpon de Ethelred (Wessex) kaj Alfredo la Granda kontraŭ la danoj, kiuj okupis Nottingham: tamen la anglosaksoj ne forte batalis, kaj la danoj restis en Mercia. En 874 ili forpelis Burgred de sia regno: li fuĝis, kune kun Aelthelswith, al Romo, kie (laŭ la anglosaksa kroniko li mortis kaj entombiĝis "en la preĝejo de Sankta Maria, en la kolegio de la angloj".

En 2003 arkeologoj eltrovis arĝentajn monerojn datantajn de la regado de Burgred en Jorkŝiro, ĉe sito kiu eble estis la unua vikinga ŝip-entombiĝo en Anglio.