Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Resumo: komenciĝas
Linio 53:
=== Swedenborg kaj metafiziko ===
[[Dosiero:Emanuel Swedenborg full portrait.jpg|thumb|right|180px|La verkaro de [[Emanuel Swedenborg]], precipe ''Paradizo kaj Infero'', multe influis la fikcian, genian knabon Louis Lambert.]]
La ideoj de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] kaj de lia disĉiplo [[Louis Claude de Saint-Martin]] ludas centran rolon en ''Louis Lambert''. [[Madame de Staël]] estas impresita de Lambert, kiam ŝi vidas lin en parko legantan la metafizikan traktaton de Swedenborg ''[[Paradizo kaj Infero]]'' ([[1758]]). La teorioj de la sveda verkisto sekve retroviĝas en la komentoj de Lambert pri menso, animo kaj volo. Precipe gravas laŭ la juna genio la apartigo inter la "interna" kaj "ekstera" estuloj de homo. La ekstera estulo, influita de naturaj fortoj kaj facile studebla de scienco, manifestiĝas ĉe Lambert kiel malforta, ofte malsana korpo. La interna estulo, dume, entenas tion, kio laŭ Lambert estas "''la materia substanco de penso''" : ĝi estas la vera vivo, al kiu Louis Lambert progrese movasmoviĝas tra la romano<small><ref>Maurois, pp. 199–200; Balzac, p. 151; Hunt, p. 48; Oliver, pp. 26–27.</ref></small>.
 
Kelkaj el la analizitaj konceptoj de Swedenborg rilatas interalie al [[lingvo]], sufero, [[memoro]] kaj [[revo]]j. Kiam la studentoj faras plezurpromenadon ĝis la proksima kastelo de Rochambeau, Lambert ekzemple vigle memoras pri tiu loko, kvankam li neniam iris tien antaŭe kaj nur liadire revis pri ĝi. Li kredas, ke lia spirito jam vizitis tiun lokon iam, kiam dormis lia korpo, kaj priskribas tiun sperton kiel "''kompleta apartigo de miaj korpo kaj interna estulo''". Ekzistas liaopinie "''ia neesplorebla movkapableco de la spirito kun efektoj, kiuj similas al tiuj de la movo de korpoj''"<small><ref>Balzac, p. 180.</ref></small>.