Burgred: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Burgred king of Mercia 852 874.jpg|thumb|right|Moneroj de Burgred]]
'''Burgred''' estis la lasta sendependa [[anglosaksoj|anglosaksa]] reĝo de [[Mercia]], Anglio de 852 al 874.
 
En 852 aŭ 853 li petis la helpon [[Aethelwulf (Wessex)]] kontraŭ la nord-kimroj. Aethelwulf konsentis, kaj sekvis sukcesa kampanjo. La alianco plifortiĝis per la geedziĝo de Burgred kaj Aelthelswith, filino de Aethelwulf.
 
En 868 Burgred petis la helpon de [[Ethelred (Wessex)]] kaj [[Alfredo la Granda]] kontraŭ la danoj, kiuj okupis [[Nottingham]]: tamen la anglosaksoj ne forte batalis, kaj la danoj restis en Mercia. En 874 ili forpelis Burgred de sia regno kaj nomumis Ceolfwulf la 2-a subreĝo: li fuĝis, kune kun Aelthelswith, al [[Romo]], kie (laŭ la [[anglosaksa kroniko]] li mortis kaj entombiĝis "en la preĝejo de [[Sankta Maria]], en la kolegio de la angloj".
 
En 2003 arkeologoj eltrovis arĝentajn monerojn datantajn de la regado de Burgred en [[Jorkŝiro]], ĉe sito kiu eble estis la unua [[vikingoj|vikinga]] ŝip-entombiĝo en Anglio.