Granda Ĉako: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Gran Chaco
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Gran Chaco; cosmetic changes
Linio 3:
'''Granda Ĉako''' (en hispana lingvo '''''Gran Chaco''''') estas aluvia [[ebenaĵo]] en meza parto de [[Sud-Ameriko]]. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata: okcidente de la [[Andoj]], oriente de riveroj [[Paragvajo (rivero)|Paragvajo]] kaj [[Parano]], norde de la marĉa regiono de la bolivia [[Chiquitos]] kaj [[Bañados de Izozog]], sude de la argentina [[Río Salado]]. Ĝi havas areon de ĉ. 725 000 km2. En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel [[guaikuruoj]], ''lengua'', ''mataco'', ''vilela'', [[zamukoj]] kaj [[tupioj]].
 
La Granda Ĉako konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstrabordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Parano (krom la nordokcidenta parto).
 
La klimato de Granda Ĉako estas norde tropika, sude modera kontinenta. La jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1320 mm). La orientan parton de la regiono kovras altherba savano kun arbogrupoj (palmo, ''quebracho''), arbedoj. Okcidenten, tiu flaŭro trairas al dornaj arbedoj, arbetoj.
Linio 12:
 
En tiu regiono okazis inter 1932 kaj 1935 tre sanga milito inter [[Bolivio]] kaj [[Paragvajo]]. la t.n. [[Ĉaka milito]].
 
[[Kategorio:Sudameriko]]
 
Linio 20 ⟶ 21:
[[es:Gran Chaco]]
[[eu:Gran Chaco]]
[[fi:Gran Chaco]]
[[fr:Gran Chaco]]
[[gn:Cháko]]