Ned Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Young naskiĝis en [[Anglio]]. Li devenis de povra familio, sed bone studis en la lernejo. Li aliĝis la ŝipanaro de ŝipo [[Bounty]] [baŭnti] kiel [[midŝipmano]] en [[1787]], kiam ĝi veturis de Anglio al [[Tahitio]].
 
Kiam ŝipo Bounty foriris de Tahitio en 1789, pluraj maristoj (ankaŭ oficiroj, inkluzive de ''[[Fletcher Christian]]'') ribelis kontraŭ kapitano ''[[William Bligh]]''. Young dormis dum la ribelo kaj vekiĝis nur post ĝi; do li nek partoprenis en ĝi nek povis kontraŭi ĝin; li eĉ ne povis aniĝi al tiuj, kiuj kun kapitano Bligh foriris en boato. Tamen Young deklaris, ke li plene subtenis la ribelon kaj neniam reiros al Anglio. Kun ribelestro Fletcher li reiris al Tahitio, sed poste (kun sep pliaj ribeluloj kaj kelkaj lokanoj) ekiris por trovi nekonatan insulon, celante eviti la persekuton de la brita mararmeo. Ili atingis la Pitkarnan Insulon.
 
En oktobro 1793 ekestis batalo inter la ribelintoj (angloj) kaj la kvar restantaj viraj tahitianoj. Kvin angloj, inkluzive de ''Christian'', estis mortigitaj, same ĉiuj tahitiaj viroj. Young laŭdire dormis ankaŭ dum la pliparto de tiu ĉi batalo, kaj protektis lin la tahitiaj virinoj, pliparte helpantaj la anglojn. Young helpis ĉasi kaj mortigi tahitianon ''Neho''.
Linio 11:
En 1799 Young havis [[astmo|astman]] infekton. Li konvertiĝis al [[kristanismo]], same Adams kaj la aliaj insulanoj. Young instruis al Adams kaj pluraj infanoj legadon kaj skribadon de la angla lingvo. Kiam Young fine mortis pro astmo, Adams daŭrigis sian klerigan laboron.
 
Fine la insulo estis trovita de usonaj kaj britaj ŝipoj. Ĝis nun praidoj de Young vivas endur [[Pitkarna Insulo]] kaj [[Norfolkinsulo]].