Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Λουί Λαμπέρ
Linio 11:
En [[1832]], [[Honoré de Balzac]] jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de [[Vendôme]] ([[Loir-et-Cher]]) dum sia oka jaro<small><ref>Robb, p. 12; Maurois, p. 29.</ref></small>. Li revenis el tiu lernejo post ses jaroj, malsana kaj malforta. Li sekve estis instruita de guvernistoj kaj privataj lernejoj dum du jaroj kaj duono, antaŭ ol eniri la [[Sorbono|universitaton Sorbonne]] en [[Parizo]]. Post tri studjaroj kiel jursekretario, li enloĝiĝis en malgrandan subtegmentan ĉambron kaj ekverkis literaturajn tekstojn<small><ref>Robb, pp. 27–53.</ref></small>.
 
Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en [[1829]] finfine publikigis romanon en sia propra nomo : ''[[Les Chouans]]'' montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto<small><ref>Robb, pp. 145-174.</ref></small>. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de ''La Physiologie du mariage'' ([[1829]]), ''[[Sarrasine]]'' ([[1830]]), andkaj ''[[La Peau de chagrin]]'' ([[1831]])<small><ref>Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.</ref></small>.
 
En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''[[Les Proscrits]]'' aŭ "La Ekzilitoj" : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''<small><ref>Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.</ref></small>. Tiu verketo estis publikigita (kune kun ''La Peau de chagrin'', kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de [[1831]]-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (''Romans et contes philosophiques'')<small><ref>Saintsbury, p. xii.</ref></small>.