Periferia Linio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ 2 kategorioj
Linio 1:
'''Periferia Linio''' alinomata '''Montara Fervojo en Metropolo''' ([[Vieno]] - Rapid-fervojlinio S 45).
 
Tiu titolo ne estas ŝerco, kvankam ĝi ŝajnas esti tia - eĉ por vienanoj mem - , estas tute serioze klasifikita, de oficiala, teknika flanko, kiel montara fervojtipo. La linio interligas la nordajn kaj okcidentajn periferiajn antaŭlokojn de Vieno ne nur inter si, sed ankaŭ kun la centraj kaj transdanubaj [[Urbodistriktoj (Vieno)|Vienaj kvartaloj]]. Kaj fakte: se la montara fervojkaraktero konsistas en superado de reaj kaj reaj niveldiferencoj, helpe de pontoj, viaduktoj, veraj - tio estas terenajn altaĵojn tralaborantaj - tuneloj, kaj preskaŭ senĉesa kurbigado - se tiuj ecoj decidas la karakteron, nu tiukaze la malnova "Periferia Linio" ekde [[1898]], estas sen iu dubo, "montara fervojo" kaj kondukas de [[stacio]] ''Handelskai'' (en la [[Brigittenau|20-a distrikto]]) al stacio ''Hütteldorf'' (en la [[Penzing (Vieno)|14-a distrikto]]). Ĉarma surprizo por ĉiu naturamika [[pasaĝero]], kiu, venante de la stacio ''Heiligenstadt'' (en la [[Döbling|19-a distrikto]]), ĵus transis enuigajn areojn da relaroj kaj negocaj stratoj, estas ankaŭ la abunda, subite ekaperanta verdaĵo de senpere apunda parko kun etaj montetoj, miniatura [[abismo]], kaj idiliaj anguletoj. Ĝi apartenas al la ankaŭ lokhistorie rimarkinda ''Wertheimstein'' (Verthajmstajn)-bieno, kiu situas ekzakte sur la geologia ŝtupo dividanta la preskaŭ senfinan [[Danubo|Danuban]] ebenaĵon en la oriento disde la pli kaj pli leviĝantaj altaĵoj de la okcidenta tereno. En tiun terenon la "Perifia Linio" enkurbiĝas kun elano.
 
Iom similan vidaĵon prezentas en same senpera apudeco la tombejo de la kvartalo ''Hernals'' ([[Hernals|en la 17-a distrikto]]), etendiĝata kun siaj vicoj de monumentoj kaj ŝtonoj sur vasta - de modere kruta deklivo. La linio estas interesa ankaŭ por ŝatantoj de arkitekturaj valoroj. Kun emfazo oni nomas ĝin "[[Secesio (stilo)|Jugendstila]] (Junularstila) fervojo". La granda majstro de tiu stilo, [[arĥitekto]] [[Otto Wagner|Otto WAGNER]], kreis preskaŭ ĉiujn el la aktualaj stacidomoj de la viena urbfervoja reto. Kaj precipe tiu de stacio ''Gersthof'' (en la [[Währing|18-a distrikto]]) vere estas juvelo.
Linio 9:
{{el}} [http://www.schnellbahn-wien.at/ Reta informejo pri la Viena rapid-trajno], germane, angle
 
[[Kategorio:Fervojaj linioj]]
[[Kategorio:Vieno]]
 
[[de:Wiener Vorortelinie]]