Sabotado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La Sago (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo fajlenda.
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Historio ==
 
La [[lignoŝuo]] ([[franca lingvo|franclingve]] «sabot») estis simbole uzita de la anarĥiistoj dum la 19a jarcento (ideo disvolvita ĉefe de [[Émile Pouget]] dum la batalo por la okhora labortago) kaj komence de la 20a jarcento (kvankam ĉi tiu simbolo ne plu estas uzata nun).
 
La franca vorto  «sabot » estas verŝajne la radiko de la vorto «saboti», ĉar la laboristoj kiuj deziris ferion aŭ volis batali kontraŭ la mastro por malpli multaj laborhoroj eble ĵetis lignoŝuon en la maŝinojn de fabriko aŭ farmo, tiel difektante la ilon, kiu ne plu funkciis ĝis kiam la maŝino estis riparita. Ĉi tiu agado embarasis la mastron.
Linio 17:
== Sabotado en laborejo ==
 
Sabotado en laborejo okazas kiam laboristoj detruas aŭ difektas sian labormaterialon, aŭ iel malebligas la glatan disvolviĝon de la laborado. Tio povas esti parto de grupa agado, aŭ iniciato de unu aŭ kelkaj laboristoj reage al personaj atakoj. Radikalaj laboristaj unuiĝoj kiel la [[IWW|Industriaj Laboristoj Tutmondaj]] (ILT/IWW) foje defendas sabotadon kiel rimedon por memdefendo aŭ rekta agado kontraŭ neakcepteblaj laborkondiĉoj.
 
La ILT-anojn influis la laborsindikataj ideoj de Vilĉjo Hajvudo ([[Big Bill Haywood]]), kiu en 1910 konatiĝis kun sabotado vizitante Eŭropon[[Eŭropo]]n.
 
La eksperimento, kiu havis la plej daŭran influon al Hajvudo estis lia observo de ĝenerala striko de francaj fervojistoj. Lacigitaj atendi de la parlamento respondon al iliaj demandoj, fervojistoj forlasis siajn laborpostenojn ĉie en la lando. La registaro respondis per la sendo de armea taĉmento kontraŭ la strikantoj kaj ordonis al ili ree labori. Ne malkuraĝigitaj, la laboristoj translokis la strikon al la laborejo. Subite, ili ne plu kapablis taŭge plenumi iun ajn taskon. Difektiĝeblaj varoj forgesiĝis dum semajnoj sur flankvojoj. Sendaĵoj al Parizo estis erare direktitaj al Liono aŭ Marsejlo.
Linio 25:
Ĉi tiu batalmetodo, kiun la francoj nomis «sabotado» montriĝis tiam sukcesa, kaj impresis Hajvudon.
 
En 1915, [[Ralph Chaplin]] kreis la bildon de batalpreta nigra kato, kiu iĝis la simbolo de ILT por sabotado.
Por la ILT-anoj, sabotado signifis ia ajnajn malpliigon de efikeco, inkluzive de malrapidigo, strikado aŭ inventema fuŝado de labortaskoj.
Linio 31:
== Sabotado serve al la medio ==
 
Iuj grupoj nun orientiĝas al detruado de posedaĵoj por tuj ĉesigi median detruon aŭ por videbligi siajn protestojn kontraŭ modernaj teĥnologiaĵoj, kiujn ili taksas malutilaj al la tero kaj al ties loĝantoj. La usona agentejo [[FBI]] kaj aliaj uzas la terminon «eko-terorismo» por nomi la tiucelan damaĝadon de privataj posedaĵoj. Defendantoj de ĉi tiu agadrimedo opinias ke posedaĵoj ne povas esti timigitaj, kaj ke pli ĝuste estus nomi tion sabotado. Kontraŭuloj, male, opinias ke posedantoj ja povas estas teruritaj.
 
== Anekdoto ==
 
En [[Filadelfio]], ekzistas anarĥiisma librejo nomiĝanta [[Wooden Shoe]] (lignoŝuo en la [[angla lingvo|angla]]).
 
[[Kategorio:Krimo]]
 
[[bg:Саботаж]]