Dinamiko (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
Dum la [[Baroka muziko|barokepoko]] la dinamiko kiel muzika parametro nur malmulte pezis, oni lasis ĝin plejparte al la buŝe tradiciita stilsento de la muzikistoj, kiam oni ludu pli laŭte aŭ pli mallaŭte. Dinamikaj preskriboj en la komponaĵoj maloftis kaj signis ofte devioj de la reguloj, ekz. kiam la vjoloj en la dua parto de la koncerto „[[La kvar sezonoj|La printempo]]“ de [[Antonio Vivaldi]] devas ludi ''forte'' – por la bildigo de bojantaj hundoj–, dum kiam la resto de la orkestro kaj la soloviolono ludas ''piane''. En la verkoj de [[Johann Sebastian Bach]] dinamikaj preskriboj ofte montras nur, je kiu loko unu voĉo paŝu malantaŭen favore al alia aŭ estas emfazenda.
 
Registroŝanĝo sur [[klaviceno]] kaj baroka [[orgeno]] aŭ la ŝanĝo inter [[konĉerteno]] kaj [[tuteco]] en la [[granda konĉerto]] sekvigis nekontinue ŝangantajn laŭtecon kaj sonkoloron, kio stampis komence de la 20-a jarcento la nocion de la ''terasdinamiko''. Sekve oni aplikis tiun ĉi simplige sur la tuta muziko de la baroko. El hodiaŭa vidpunkto tio ĉi ne estas tenebla; historiaj fonojfontoj montras, ke ankaŭ barokkantistoj kaj instrumentistoj interpretis per dinamikaj nuancadoj kaj transiroj, ekde la konscia artikulaciado de unuopaj tonoj ĝis iom grandaj arkoj.
 
Komence de la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|klasika epoko]] la dinamiko ricevis novan gravecon. La ''[[piano]]'', kiu – laŭ sia nomo – ebligis influi ankaŭ la laŭtecon per variado de la frapado, flankenŝovis la klavicenon. Preskaŭ samtempe formiĝis – influate de la [[skolo de Mannheim]] – precizeco en la orkestroludo ĝis nun neniam kontata, kiu ebligis realigi dinamikajn efektojn kiel unueca ''pianissimo'' kaj ''fortissimo'' aŭ la fama „Kresĉendo de Mannheim“ kun la tuta orkestro.