Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ja:犀 (木版画)
reptilo --> reptilio
Linio 34:
== La gravuraĵo de Dürer ==
=== Kreado de la verko ===
[[Dosiero:Durer drawing.png|thumb|350px|left|''RHINOCERON 1515'' - Plumdesegnaĵo atribuita al [[Albrecht Dürer]] (eksa kolekto Hans Sloane, British Library, Londono).]]
 
Inter la [[20-a de majo]] kaj la [[3-a de junio]] [[1515]], la rinocero fariĝis la plej grava kuriozaĵo de [[Lisbono]] : artistoj kaj sciencistoj faris skizojn kaj priskribojn, kiujn ili sendis al siaj korespondantoj en [[Eŭropo]]. Surbaze de unu el tiuj dokumentoj verkis Giovanni Penni en [[Romo]] sian poemeton, kiu estis ilustrita de sufiĉe sendetala bildo de la besto. [[Moravio|Moravia]] [[Humanismo|humanisto]], nomita [[Valentim Fernandes]], skribis al amikoj leteron, kiu priskribis la beston. La origina, [[Germana lingvo|germanlingva]] teksto de la letero malaperis, sed restas hodiaŭ kopio en la [[Itala lingvo|itala lingvo]], kiu troviĝas en la [[Nacia Centra Biblioteko de Florenco|Nacia Centra Biblioteko]] de [[Florenco]]<small><ref>Bedini, p.120</ref></small>. Alia samaspekta dokumento, ilustrita de nekonata artisto, alvenis en [[Nurenbergo|Nurenbergon]], kaj inspiris du artistojn: [[Hans Burgkmair]] kaj [[Albrecht Dürer]]. La malaperinta desegnaĵo verŝajne bildigis la rinoceron ripozante, viditan profile kaj rigardante maldekstren, kun ĝiaj du antaŭaj piedoj ligitaj per ŝnuro.
 
Unue faris Albrecht Dürer (se vere Dürer li estis) kopion de tiu skizo per [[inko]] kaj [[plumo]], kaj li cetere transskribis (aŭ tradukis?) la apudan bildoklarigon. Tiu desegnaĵo, titolita ''RHINOCERON 1515'', ne estis subskribita, sed ĉiuj kritikistoj emas atribui ĝin al Dürer. Ĝi nun troviĝas en la [[Brita Muzeo]] de [[Londono]]. La bildoklarigo, en la [[germana lingvo]], mencias "''nian'' reĝon de Portugalio": tio evidentigas, ke la aŭtoro de la letero estis portugala. Dürer videble interpretis sian modelon sufiĉe libere, kaj el la rinocero li kvazaŭ kreis [[ĥimero]]n: la artisto ne kopiis la piedligilojn de la besto, aldonis etan denton de [[narvalo]] sur ĝia dorso (tiam rigarditan kiel korno de [[unukorno]]), desegnis la faltojn de la haŭto de la rinocero kiel platojn de la [[karapaco]] de [[Krustacoj|krustaco]], aliformis la haŭton de la piedoj en [[skvamo]]jn de [[reptiloreptilio]], kaj aldonis [[vosto]]n tipan de [[elefanto]].
 
Alia plumdesegnaĵo estis verkita poste por ilustri libron dediĉitan al la [[Sankta Romia Imperio|imperiestro]] [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] : ĝi estis videble inspirita de la versio de Dürer (karapaco, dento de narvalo...), sed cetere montras la piedligilojn de la besto. Oni do povas supozi, ke Dürer plenumis alian, malaperintan desegnaĵon, sur kiu videblis la piedligiloj.