Leo Belmont: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eesperanto >
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Blumenthal Jozefo.jpg|150px|right|Leo Belmont en 1906]]
'''Leo BELMONT''' (pseŭdonomo de '''Leopold BLUMENTAL''') estis [[Pollando|pola]] [[ĵurnalisto]] kaj [[verkisto]], fama ankaŭ en la [[pollingva literaturo]]. Li naskiĝis la [[8-a de marto|8-an de marto]] [[1865]] en [[Varsovio]] - mortis la [[19-a de oktobro|19-an de oktobro]] [[1941]] en Varsovia [[geto]].
 
Fininte la universitaton (juro) li advokatis en [[Petrogrado]], poste en [[Varsovio]] kaj fariĝis redaktoro de semajna literatura kaj politika gazeto "Libera Vorto" (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj Belmont estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita. Li verkis proksimume 100 librojn, inter ili en la pola lingvo 3 grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj ("Messalina", "Mme Pompadour", "Dubarry", "Veĉera", k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamado. Li estis konata ankaŭ kiel humuristo, satiristo, tradukanto el la germana kaj aŭtoro de detektivaj romanoj kun majstra detektiva impliko kaj profunda psikologia analizo (''Inter juĝo kaj konscienco, Diablino, Neceso, hazardo aŭ libera volo?'' k.a.).