Ĉuvaŝoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bar:Tschuwaschen
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: myv:Ветькеть; cosmetic changes
Linio 9:
Laŭ la [[censo]] efektivigita en [[2002]] sur la teritorio de [[Rusio|Rusia Federacio]] loĝis 1,6 milionoj da ĉuvaŝoj (nombre kvina popolo en Rusio). El ili 906 mil ĉuvaŝoj loĝis sur teritorio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ekster ĝi, la plej grandaj grupoj de ĉuvaŝoj loĝis en [[Tatario]] (134 mil), [[Baŝkirio]] (119 mil), [[Samara provinco]] (115 mil), [[Uljanovska provinco]] (90 mil)
 
Oni opinias ke la nomo de la popolo devenas de la bolgara tribo - suvaroj (suvazoj).
 
Ĉuvaŝoj estas popolo kun longa terkultura kaj bestbreda tradicio. Ili kultivis [[sekalo]]n, [[tritiko]]n, [[aveno]]n, [[milio]]n, [[pizoj]]n, [[lento]]jn, [[kanabo]]n. Antaŭ la apero de [[terpomo]] la ĉuvaŝoj kultivis en granda kvanto [[rapo]]n. Kiel tradiciaj okupoj estis ankaŭ [[lupolo|lupolkultivado]], [[mielabelo|abelbredado]], legomkultivado, ĉasado. Ĉuvaŝoj bredis [[ĉevalo]]jn, [[bovo]]jn, [[kapro]]jn, [[kortbirdo]]jn.
 
La vira nacia kostumo kutime estis tunikforma [[kanvaso|kanvasa]] ĉemizo kaj pantalono. La festaj ĉemizoj estis ornamataj per [[brodado|brodaĵoj]]. La supra vestaĵo estis farita el memtekstia [[drapo]] ([[kaftano]]), el ŝafofelo (pelto); kapvestoj – ŝafida ĉapo, [[felto|felta]] ĉapelo. La virina vestaĵaro konsistis el kanvasa [[ĉemizo]], surbrustaĵo, antaŭtuko, [[zono]]. La supra vestaĵo laŭ la [[fasono]] kaj [[materialo]] similis al tiu de viroj. Antikva fraŭlina kapvesto estis [[tuĥjao]]. La edziniĝintaj ĉuvaŝinoj portis [[ĥuŝpuo]]n. Ornamaĵojn el [[monero]]j kaj [[perlo]] la ĉuvaŝinoj portis ankaŭ surbruste, surkole, surdorse kaj sur oreloj.
Linio 36:
[[ko:추바시인]]
[[mk:Чуваши]]
[[myv:Ветькеть]]
[[nl:Tsjoevasjen]]
[[nn:Tsjuvasjar]]