Humuro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
poluris
Linio 1:
'''Humuro''' estas komika esprimmaniero, vekanta gajon kaj ridemon. Ofte ĝi baziĝas sur ironio, ŝajnigante seriozecon ĉe absurdaĵoj, sur kontrasto inter laŭdaj kaj mallaŭdaj esprimoj, preskaŭ ĉiam ĝi efikas per surprizo. Humuron utiligas [[satiro|satiroj]], [[anekdoto|anekdotoj]], [[komedio|komedioj]], amuzaj libroj kaj filmoj, ŝercoj. Humuro povas esti akre sarkasma, sed ne noce malica.
 
La vorto devenas el la [[Latina lingvo|latina]] "humor" (= humido), ĉar la antikvuloj kredis, ke la korpaj sukoj kaŭzas agrablan kaj malagrablan staton de la menso, do bonan kaj malbonan humoron.
 
Konataj estas la humuro de [[Mark Twain]], la nigra humuro de [[Jonathan Swift]], la angla humuro, la humuro de la [[Gabrovo|gabrovanoj]], ktp.
 
===Atentinda lingva noto===
'''Atentu''': En moderna [[Esperanto]] '''humuro''' kaj '''humoro''' estas apartaj [[nocio]]j - kontraste al la unuaj jardekoj de la [[lingvo]] kiam [[humoro]] reprezentis ambaŭ nociojn.
 
===Nigra humuro===
Oni nomas 'nigra humuro' tian humuron, kiu baziĝas sur normale neridindaj faktoj aŭ situacioj, kel [[morto]], [[malsano]], [[senlaboreco]], [[laboro|labora]] [[ekspluatado]], misfortuno ktp. Se ĝi ne malrespektas kruele aliajn personojn (kiel en la kazo de [[rasismo|rasismaj]] aŭ [[masklismo|masklismaj]] ŝercoj), nigra humuro povas esti eĉ tre bona maniero [[psiko|psike]] sin defendi kontraŭ [[deprimiĝo]], [[depresio]] kaj eventuale ankaŭ [[sinmortigo]].
 
Ekzemple, en la [[Kebekio|kebeka]] filmo "[[La barbaraj invadoj (filmo)|La barbaraj invadoj]]", de [[Denys Arcand]], la ĉefrolulo, malsana je [[kancero]], kuŝante sur la lito de hospitala [[skano|skanilo]] diras al sia filo:
 
"Sur skanon kristnaske, en tombon paske" (france: "Noël au scanner, Pâques au cimetière")
 
===Festivaloj===
* [[Juste pour rire]] ([[Montrealo]])
 
 
===Komparu kun:===
[[humoro]], [[spritaĵo]], [[anekdoto]], [[komiko]], [[ŝerco]], [[ironio]], [[satiro]], [[moko]], [[parodio]], [[karikaturo]], [[ciniko]], [[Esperanta Humuro]]
 
[[Kategorio:Humuro]]
<gallery>
Dosiero:Pongo pygmaeus (orangutang).jpg|<!-- thumb|left|180px|(Homoj, Homas) ofte trovi la konduto de (animaloj, animalas, bestoj, bestas) (amuzanta, amuza) aŭ komika. -->
Dosiero:Darwin ape.jpg|<!-- thumb|left|180px|Karikaturo _de_ Darwin (apartigilo) -->
Dosiero:Dwight D Eisenhower official photograph.jpg|<!-- thumb|left|180px|_Kenraali_ _Eisenhower_ -->
</gallery>
<br clear=all>
 
== Vidu ankaŭ jenon: ==
Linio 34 ⟶ 5:
* [[Bildstrio]]
* [[Rido]]
* [[Mastro Jano]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 42 ⟶ 12:
{{el}} http://www.eeggs.com <!-- _Eeggs_._com_ - _The_ _Easter_ Ovo _Archive_: _Hidden_ _secrets_ _in_ _software_, _movies_, _music_ _and_ _more_! -->
{{el}} http://www.packmass.com <!-- _Humorlinks_ -->
 
[[Kategorio:Humuro| ]]
 
[[ar:دعابة]]