Eschenz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Eschenz; cosmetic changes
Linio 12:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Eschenz''' estas komunumo en la [[distrikto Steckborn]] de [[Kantono Turgovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1619 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
 
== Geografio ==
Eschenz situas ĉe la suda bordo de la [[Bodenlago|Suba Bodenlago]] inter [[Ŝafhaŭzo]] kaj [[Konstanco DE|Konstaco]], rekte oriente de la elfluo de [[Rejno]] el la lago. La komunumo hodiaŭ kunkreskis kun la najbara urbeto [[Stein ĉe Rejno]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Eschenz limas en nordo aliflanke de la lago al [[Stein ĉe Rejno]] ([[Kantono Ŝafhaŭzo]]) kaj [[Öhningen]] ([[Baden-Virtembergo]]-[[Germanio]]), en oriento al [[Mammern]], en sudo al [[Hüttwilen]], kaj en okcidento al [[Wagenhausen TG|Wagenhausen]].
 
== Trafiko ==
Eschenz situas ĉe la laga trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Ŝafhaŭzo]] al [[Kreuzlingen]]. La stacidomo de Eschenz estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio [[THURBO AG]] en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de [[Ŝafhaŭzo]] kaj [[Konstanco]].
 
== Historio ==
=== Prahistorio ===
La prahistoria setlejo sur la insulo ''Werd'' estas dokumentita per multnumbraj elfosaĵoj el la [[neolitiko]]. La unuaj setlejoj sur la insulo datas de antaŭ la jaro [[-4000|4000]] antaŭ Kristo. Apartan signifon havas la ora trinkujo de Eschenz, kiu datas proksimume el la jaro [[-2000|2000]] antaŭ Kristo kaj estis trovita en la jaro 1908 sur la insulo.
 
=== Romia epoko ===
En la [[Romio|romia epoko]] en la suba parto de Eschenz sude de la rejnponto estiĝis en la [[-1-a jarcento|1-a jarcento]] antaŭ Kristo la romia vilaĝo kun la latina nomo ''Vicus Tasgetium'', kiu atingis sian plej floran periodon en la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo. Okcidente de la setlejo situis la romia kastelo Burg sur la teritorio de la hodiaŭ komunumo Stein ĉe Rejno.
 
=== Mezepoko ===
En la jaro [[759]] la fondinto de la [[Monaĥejo Sankt-Galo]], nome [[Sankta Otmaro]], pasigis la lastajn monatojn de sia vivo sur la insulo Werd en Eschenz kaj mortis tie. En la jaro [[958]] la imperiestro [[Otto la 1-a]] donacis la preĝejon de Eschenz al la [[Monaĥejo Einsiedeln]] sub kies jurisdikcio la loko restis ĝis la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{el}}[http://www.eschenz.ch Oficiala retejo de la komunumo Eschenz]
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1973.php Eschenz en la Historia Leksikono de Svislando]
Linio 41:
{{Steckborn (distrikto)}}
{{projekto|commons=Category:Eschenz|markilo=Eschenz}}
 
 
[[Kategorio:Bodenlago]]
 
[[ca:Eschenz]]
 
[[de:Eschenz]]
[[en:Eschenz]]