Uzanto-Diskuto:Kwamikagami: Malsamoj inter versioj

 
"Listo" ja estas mezuro. Laŭ la PV k ankaŭ ReVo, ĝi utiligas la prep-n "da". Ĉe Vikipedio troviĝas multaj paĝoj de nomoj kun "listo de X", sed "listo de X" signifas ke X havas aŭ donis la liston, ne ke la listo koncernas X-n. "Listo de" estus eble papera listo, objekto, sed "listo da" estas kvanto, kiel "serio da" aŭ "aro da". —[[Vikipediisto:Kwamikagami|Kwamikagami]] 06:44, 27. Maj 2009 (UTC)
 
:Mi efektive nun vidis, ke ReVo, uzas "listo da", dum PIV uzas "listo de". Do ŝajne ambaŭ estas uzataj. Sed estas iom sensence, ke Vikipediisto Umberto ŝanĝas "listo da" al "listo de", poste Kwamikagami ŝanĝas "listo de" al "listo da", poste iu alia denove ŝanĝas "listo da" al "listo de" ... Tiel ni povas senfine uzi niajn fortojn senrezulte. Mi antaŭmetos la demandon en la [[Vikipedio:Diskutejo]], kaj tie ĉiu povos kune diskuti kaj voĉdoni, por ke ni venu al komuna interkonsento. Dankon pro la kunlaboro! --[[Speciala:Kontribuoj/62.166.193.211|62.166.193.211]] 07:02, 27. Maj 2009 (UTC)
Sennoma uzanto