Sklavkomerco: Malsamoj inter versioj

3 076 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Dum jarcentoj, [[Portugalio]] kaj [[Britio]] havis grandajn gajnojn per tiu komerco, sed dum [[19-a jarcento]], kun [[novkoloniismo]], [[Brita registaro]] decidis halti ĝin kaj devigis ke aliaj landoj faru la samon. La [[kapitalo]] akumulita de tiu komerco, estis liberita por [[investimento]]j en [[industrio]]j kaj [[kredito]]j. Ekzemple, unuaj [[fervojo]]j en [[Brazilo]] estis financitaj de la mono de eks-sklavkomercistoj.
 
 
 
=== Sankta Seĝo kontraŭ la sklavkomerco ===
Inter la nemultaj oponantoj de sklavkomerco, neforgesendaj la deklaroj de la papoj kaj aliaj katolikaj organizaĵoj. Listigindaj estas iuj precipaj:
 
[[Eŭgeno la 4-a.]] Kiam oni informi ke hispanoj okupintaj la Kanariajn Insulojn sklavigis la loke loĝantajn nigrulojn pretekste ke ili ne konfesas la kristanan kredon, tuj tiu papo, la 13-an de januaro 1435 per buleo [[“Sicut Dudum”]] kondamnis sklsvismon skribante: “Tiuj homoj devas esti liberaj tute kaj perpetue, kaj ili devas esti liberigitaj sentrudprene aŭ monelaĉete”. Bedaŭrinde hispanoj tion ignoris kaj daŭrigis, subtenate foje ankaŭ de iuj teologoj kaj intelektuloj, sklavigi pretekste ke temus pri malsuperaj kreaĵoj.
[http://it.wikipedia.org/wiki/Papa_Eugenio_IV]
 
[[Pio la 2-a]] (1462) per buleo [[Rubicensem]], difinas la kapton kaj sklavigon de nigruloj “magna scelus” (granda krimo)
[http://www.persee.fr/web/revues/home/prescript/article/assr_0335-5985_1994_num_86_1_1443_t1_0303_0000_3]
 
[[Paŭlo la 3-a]] per la buleo [[Sublimis Deus]] (1537) asertis la samon. Ĉar daŭrigis en certaj okcidentaj landoj diskutoj ĉu nigruloj kaj indioj havas egalan dignecon kaj rajtojn ol la kristanoj, tiu papo senhezite deklaras tiujn gentojn kaj aliajn egaldignaj ol kristanoj, kaj en antaŭa letero al la kardinalo de Toledo li jam definitive proklamis ''“Indios veros homines esse”'' (Indioj estas veraj homoj). Bonŝance almenaŭ la hispanaj registaroj leĝfaris laŭ tiu principo.
[http://it.wikipedia.org/wiki/Veritas_Ipsa],
[http://historyscoop.wordpress.com/2006/07/13/papal-bull-sublimis-deus-and-the-humanity-of-native-americans/]
 
[[Paŭlo la 4-a]] ripetas la samon same kiel Pio la 5-a en 1568.
 
[[Urbano la 8-a]] la 22-an de aprilo 1639 en komunikaĵoj al la diversaj eŭropeaj regnoj.
[http://www.newadvent.org/cathen/15218b.htm]
 
[[Benedikto la 14-a]] en 1741 per la buleo [[Immensa Pastorum principis.]] La “intrudiĝoj” de la lastaj papoj estas afero tre konata, kiel la [[“In Supremi Apostolatus”]] de [[Gregoro la 16-a]] (1841).
 
Memorindaj estas ankaŭ la agadoj de la religiaj ordenoj en diversaj landoj. Faru ekzemplojn la [[Jezuitoj]] en la Subdameriko kiuj pagis laŭtkoste pro ilia oponado al la sklavismo praktikata de la portugalaj registaroj (kiel montras ankaŭ la verkoj el kiuj naskiĝis la filmo “Mission”), kaj la [[Franciskanoj]] en Meksikio kiuj luktis kontraŭ sklavigantaj hispanoj malobeantaj al hispanaj leĝoj.
 
Tiuj papaj "intrudiĝoj" taksendaj estas tro necesaj se oni konsideras la konfuzon pri tiu temo: konfuzo kiel atestas, senvole certe, ankaŭ Voltare, kiu daŭrigis investi sian monon en kompanio trasportanta kaj komencanta pri nigraj sklavo.
 
Kiom tiuj solenaj papaj deklaroj kaj sintenoj de la religiulaj ordenoj influis por ke la skleveco, almenaŭ leĝnivele en Landoj de Okcidento, estus aboliciitaj en la unuaj jaroj de la dekoka jarcento? Pri tio konsulteblas:
OLIVIER PÉTRÉ-GRENOUILLEAU, Les traites négrières. Essai d’histoire globale, Gallimard, Parigi 2004