Almendralejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ext:Almendraleju
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Almendralejo; cosmetic changes
Linio 3:
Ties lokiĝo, en unu el la plej fruktodonaj teritorioj de regiono [[Ekstremaduro]] kaj trakroĉita de komunikejo [[Ruta de la Plata]] (Arĝenta Vojo), disvolvigis la urbon, kiu oferas povan industrion ĉiatipe, krom ekonomio bazita sur tradicia terkulturado kaj produktado de [[vino]] kaj [[olivoleo]]. Tiele danke al ties 30.731 loĝantoj, Almendralejo estas unu el la ekonomia pilieroj el Ekstremaduro kaj samtemple ekzemplo de tradicia kamparana vivo. Krome ĝi funkcias kiel ĉefa urbo de regioneto nomata tradicie ''Tierra de Barros'' (Kota Tero), kies terkultura kaj tradica vivo estas minacata de projekto de kapitalisto kaj regiona registaro kiu intencas starigi petrolrefinejon sude de Almendralejo kaj [[Villafranca de los Barros]].
 
== Historio ==
=== Fondo kaj sendependo ===
Jam en prahistoria epoko estis loĝantoj en tiu zono, nome estas restaĵoj en la '''[[Dolmeno]] de la Vega de Harnina''', '''Los Villares''' kaj aliaj. Tamen nur ĉirkaŭ [[1228]] unuaj kamparanoj alvenintaj ekde proksima [[Mérida]] ekformigis vilaĝeton. Ties fondo okazis laŭ reloĝado de senhoma terirorio post la kristana konkero de antaŭa islama teritorio kio okazis iam en la 13a jarcento laŭ konkerado kajj ekposedo de Ordeno de Santiago. En dokumento donita al Mérida en [[1327]] oni menciis unuafoje Almendralejo. Tie oni parolas pri granda amigdalarbaro (almendral, en la hispana) de kie la nomo. Pro proksimeco kun Mérida estis unue Almendral de Mérida, poste nur Almendralejo (amigdalarbareto). Tamen nune estas alia vilaĝo en sama provinco Badajoz kun sama nomo Almendral.
Linio 9:
En 1536, post longa disputado kun Mérida, Karolo la 1a jure kaj administre sendependigas la vilaĝon. Tamen en 1573 ĝi estis vendita al Sevilo kune kun Montemolín, Monesterio, Calzadilla de los Barros kaj Medina de las Torres, kontraŭ 45.000 dukatoj; poste ree apartenis al la Ordeno de Santiago post kvin jaroj. Definitive en 1665 oni aĉetis sendependon kaj juran proprecon kiel Senjorejo. En 1851, la reĝino [[Isabel la 2a]] donis al Almendralejo titolon de Urbo.
 
=== Deknaŭuajarcenta Brilo ===
 
En 1808 Almendralejo partoprenis en la [[Milito de Sendependeco]] kiam Don Juan Nieto, Grafo de Monsalud kaj Kolonelo de la Reĝa Armeo kunigis sub siaj ordonoj la loĝantaron de la urbo kaj najbaraj vilaĝoj por lukti en bataloj de [[Medellín]] kaj La Albuera. La 1an de aprilo de 1809 Almendralejo estis konkerita de la franca armeo kvankam ĝi estis liberigata de la Grafo de Monsalud post kelkaj monatoj kaj denove atakita de francoj en 1822.
Linio 15:
En 1847 kamaparano Juan Aguilar malkaŝis el Disco de Plata de Teodosio (Arĝentan Diskon), belega restaĵo de romiana epoko nuntempe en Nacia Arĥeologia Muzeo. En 1900, la Grafo de Monsalud, Malkaŝis la Neolitikan Ejon de la Vega de Harnina, vera muzeo de praarto.
 
=== La Intercivitana Milito ===
 
La 7an de aŭgusto de 1936, eniris en la urbo la armeo de la Generalo Franko, sub ordonoj de Queipo de Llano kaj konkeris Almendralejo. Tuje la respublikaj kaj popolaj militistoj retroiris ĝis la preĝejo; la frankistoj bruligis la preĝejon kaj kanonadis la turon kie rezistis la respublikanoj ĝis la 15a de aŭgusto. La frankista armeo venĝis pro la fakto, ke la respublikanoj estis mortigintaj 28 personojn -kelkaj bruligitaj dumvive-, mortigante siafoje ĉirkaŭ 150 vilaĝanojn.
 
== Vidindaĵoj ==
 
=== La urbo kaj skulptaĵoj ===
 
Inter la multaj skulptaĵoj de Almendralejo elstaras tiu dediĉita al Paco de la frankisma skulptisto Juan de Ávalos, kiu faris ankaŭ la skulptaĵojn de la Valle de los Caídos apud Madrido. Pli simbola por Almendralejo estas tiu nomata El Vendimiador (La vinberrikoltisto), realigita de la loka artisto Diego Garrido, kio respegulas fidele kaj emocie kamparanon alportante vinberujon kiel tiele faras miloj da laboristoj ĉirkaŭ la urbo dum monatoj aŭgusto kaj septembro. Alia skulptaĵo bildigas faman romantisman poeton naskitan tie, nome José Espronceda, kiu prezidas la allogan placon dediĉita al li mem kune mun skulptaĵo dediĉita al la alia ĉefa urbofilo, nome Carolina Coronado, ankaŭ romantisma poetino.
 
=== Preĝejo de Nia Sinjorino de Purigo ===
 
Tiu preĝejo estas unu el la monumentoj plej vizitataj en la urbo. Ĝi estis konstruita sur alia malnova preĝejo ekde 1494 ĝis 1515 kaj 1.539. Gotikstila, ĝi havas belan turon de stilo herreriano kaj barokaj, platereskaj kaj izabelaj detaloj. La interno estas ununnura ampleksa ĉambrego, de latina kruco kaj impresa retablo, moderna anstataŭigo de tiu farita dum la 17a jarcento de Salvador Muñoz kaj Francisco Morato kaj bruligita en 1936. La moderna estis farita en 1948 de la italoj Octavio Bernardi kaj Giovanni Gritti.
 
=== Monaĥejoj ===
Multaj monaĥejoj stariĝis en Almendralejo serĉante protektadon de Ordeno de Santiago. La monaĥejo de klarisaj monaĥinoj de Nia Sinjorino de Amparo estis fondita la jaron 1556 de Marina Escribana, vidvino de Francisco Ortíz de Paradas, Kapitano kaj Governatoro de la Urbo de Santa Marta. Tiuj monaĥinoj ĉiam dediĉis sin al preĝado kaj kuirado de manfaritaj dolĉaĵoj.
 
Linio 36:
Alia monaĥejo estas tiu klaretiano de Corazón de María (Koro de Virgulino) donacita de la Grafino de la Oliva de Plasencia, Doña Catalina Chumacero, kiu en 1889 donacis sian familian nobelan hejmon al tiu ordeno Corazón de María. Ties korto enhavas 36 dorikaj unupecaj kolonoj. La Preĝejon oni ekkonstruis en 1891 kaj oni finkonstruis en 1893. La donaco inkludis kondiĉon ke oni starigu bazan lernejon senpagan por malriĉuloj.
 
=== Parko kaj Ermitejo de Nia Sinjorino de la Piedad ===
 
La Ermitejo de Nia S-ino. de la Piedad, konstruita en la 16a jarcento kaj renovigita en 1725 kaj 1788. Temas pri eta templo blankigita popolstile. Apud la parko estas Taŭrludejo, de 19a jarcento kaj stilo novmudeĥaro aŭ arabecostila kaj kroma ununuraĵo ĉar enhavas en teretaĝo vicon da "konooj", tio estas grandegaj cilindraj ceramikaj vinujoj, kiel vinejo.
Linio 45:
[[ar:ألمندراليخو]]
[[ca:Almendralejo]]
[[de:Almendralejo]]
[[en:Almendralejo]]
[[es:Almendralejo]]