Ikneŭmono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio | color = pink | name = Ikneŭmono | status = LC | trend = malsupren | image = Egyptian mongoose.jpg | image_width = 200px | image_caption = Ikneŭmono | regnum = [[Animalo]…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:02, 29 maj. 2009

La Ikneŭmono (Herpestes ichneumon) estas malgranda mamulo, membro de la familio de la Herpestedoj) kaj la ununura membro eŭropa de tiu familio, supozeble enmetita de la araboj en Iberio, ĉar ili uzis ilin kiel maskotoj kaj por protekti sin el serpentoj. Ĝi loĝas en Iberio (kie ĝi etendiĝas), en la sudfranca regiono Akitanio, ampleksaj zonoj de Afriko kaj Arabio, kaj estis enmetita en Madagaskaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ikneŭmono
Biologia klasado
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas 2 al 3,5 k pezaj kaj ĉirkaŭ 1 m longaj. Ĝi estas sveltaj, kun relative longa vosto, tre okra harfelo videbla inter la haroj, nigra tufo ĉe la vostopinto, mallongaj gamboj, ĝnerale hirta aspekto, malhela hararo, sukcenkoloraj okuloj.

Ĝi estas tiom noktema kiom tagema besto, la Ikneŭmono dum la idozorga sezono moviĝas kun idoj per ege originala sistemo, ccar ĉiu el la idoj piediras sub la vosto de la antaŭa, kvazaŭ formante serpentoformon, kio havigas al la besto la nomon de hararserpento kaj al iu ĉasisto terurigan ektimegon ĉar tiu ŝajne vidis enorman serpenton kiu post la pafo disiĝis en multaj eroj. Tiuj bestoj povas venki venenajn serpentojn kiel viperoj, kiujn ili mortigas evitante ties venenajn mordojn.

Ili nutras sin el kunikloj, mikromamuloj kaj reptilioj, ĉefe serpentoj, kvankam foje ili manĝas ankaŭ birdojn, insektojn, kadavraĵojn ktp.

Ili loĝas en zonoj de makiso kaj abundaj kunikloj kaj serpentoj.

En Hispanio troviĝas la subspecio Herpestes ichneumon widdringtoni priskribita de Gray en 1842. En la insulo de Balearoj nome Cabrera, tiu subspecio estas bone markita ĉar ĝi distingiĝas klare de la populacioj de la nordo de Afriko pro iom plej granda grando, pli gonflaj oreloj, koloro pli malhela en la hispanaj populacioj kaj ĉefe pro dentoj pli grandaj.

Eksteraj ligoj