Kanalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kanalo''' (de la [[latina]] vorto latine ''canalis'' respektive la [[itala]] vorto ''canale'' = tubo, fosaĵo, defluilo) laŭ [[PIV]] estas
#ALIDIREKTU [[Kanalo (akvovojo)]]
# artefarita akvovojo por enlanda navigado (vidu [[kanalo (akvovojo)]], aparte famaj inter ili ekzemple la kanaloj de [[Venecio]] kaj de [[Amsterdamo]], la [[Panama kanalo]], la [[Sueza Kanalo]] aŭ la [[Granda Kanalo de Ĉinio]] (vidu ankaŭ la vortojn [[kluzo]] kaj [[barĝo]]);
# simila artefaritaĵo, uzata por diversaj celoj, sekigo de marxca regiono, irigacio, forkondukado de malpuraĵoj ktp. (ekzemple [[kloako (kanalo)|kloaka kanalo]]);
# parto de maro, pli larĝa ol [[markolo]], kaj komunikiganta du [[maro]]jn, aparte famaj inter ili ekzemple la ''Kanalo de Bristol'', la ''Kanalo de Sankta Georgo'', la [[Kanalo de Mozambiko]], kaj la [[Manika Markolo]] inter kontinenta Eŭropo kaj Britio, kiu multfoje (i. a. jam de L. L. Zamenhofo) nomiĝas simple "la Kanalo";
# en la lingvaĵo de [[anatomio]] (do de [[medicino]] respektive [[biologio]]), organa tubo, ekzemple la duoncirklaj kanaloj de la orelo, la vertebra kanalo, la spira kanalo aŭ la uretra kanalo (vidu ankaŭ la vorton [[dukto]]);
# telekomunika vojo en plurkonduktila kablo aŭ supertera dukto; uzebla cirkvito: ''plurkanala sistemo'' (telefonia aŭ telegrafia transsenda sistemo, permesanta pluroblan laboradon, uzante portantajn ondojn);
# frekvencobendo asignita al radio- aŭ televizio-stacio, kaj fine
# en familieca, neformala lingvouzo, io, pere de kio oni atingas celon (ekzemple ''diskonigi sian opinion per la kanalo de la [[revuo Esperanto|revuo]]'').
 
Krome, la vorto kanalo ankoraŭ povas signifi
* ĝeneralan fluovojon por informoj en la lingvaĵo de la [[informa teorio]];
* en la [[kvantuma mekaniko]], koncepton de la ''dispersa teorio'' ([[angle]] ''scattering theory'', germane ''Streutheorie'');
* en la lingvaĵo de [[fiziologio]], ''jonan kanalon'', do ligon por [[jono]]j, elektre ŝarĝitaj saleroj, tra biologiaj [[membrano]]j;
* kaj nelaste, tutsimple, la slovenan komunumon ''Kanal ob Soči'' (([[itale]] ''Canale d'Isonzo, [[germane]] ''Kanalburg'').
 
En aparta senco, ''kanaleto'' same laŭ [[PIV]] estas
# mallarĝa kanalo, por defluigi akvon pluvan aŭ malpuraĵan (pri tio vidu ankaŭ la vortojn [[defluilo]] kaj [[rojo]]);
# mallarĝa kanalo, difinita por akcepti tubojn, kondukajn kablojn ktp.; kaj
# en la lingvaĵo de [[anatomio]] (do de [[medicino]] respektive [[biologio]]), tre maldika kanalo en la korpo de [[homo]] aŭ [[besto]].
 
Sendependa astronomia fenomeno estas la ''kanaloj de [[Marso]]'', unuafoje science observitaj en [[1877]], el kiuj iuj korespondas al realaj [[kanjono]]j de la planedo, sed plej multaj estas rezulto de kontrastigoj kaj aliaj [[Optika iluzio|optikaj iluzioj]].
 
{{Apartigilo}}
 
[[de:Kanal]]
[[en:Channel]]
[[es:Canal]]
[[fr:Canal]]
[[it:Canale]]
[[nds-nl:Knoal]]
[[nl:Kanaal]]
[[pl:Kanał]]
[[ru:Канал]]
[[sl:Kanal]]
[[uk:Канал]]