Pesto (kondimento): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
'''Pesto''' estas [[Italio|italdevena]] [[saŭco]], kiu devenas de [[Ligurio]], regiono en norda Italio, ĝuste en la urbo [[Ĝenovo]] (''pesto alla genovese'', pesto laŭ la ĝenova maniero), kvankam ekzistas almenaŭ unu alia bone konata speco: ''pesto alla siciliana'', saŭco el [[Sicilio]], kiu anstataŭas la [[bazilio]]n de ĝenova pesto per [[tomato]]. Pesto estas konata, laŭ variaj formoj, ekde la [[Romia imperio|romia]] epoko, kaj verŝajne estis importita el Norda Afriko. Pesto, kutime vendata en malgrandaj bokaloj, ofte estas havebla en vendejoj en variantoj verdaj aŭ ruĝaj (kun sun-sekigitaj tomatoj aŭ ruĝaj kapsikoj), produktata de grandaj fabrikoj aŭ sub nekonata marko.
 
''Pesto alla genovese'' estas eŭropa protektata manĝaĵo, kio signifas, ke por povi uzi tiun nomon, produktantoj devas uzi la tradiciajn ingrediencojn: [[bazilio]]n, [[ajlo]]n, [[salo]]n, [[pinikerno]]jn, ''ekstre virgan'' [[olivoleo]]n, bovan fromaĝon [[Parmezano|Parmigiano Reggiano]] kaj (nedevige) ŝafan fromaĝon [[pecorino sardo]].
 
En komerca, pli malaltkvalita pesto, [[akaĵuo]]j aŭ [[juglando]]j ofte estas uzataj anstataŭ pinikernoj, ĉar ili estas pli malmultekostaj kaj havas similan amplekson. Krome, la Parmigiano-n ofte anstataŭas pli malmultekostaj fromaĝoj, kiel [[Grana Padano]] aŭ parma fromaĝo, kaj pli malmultekostaj oleoj estas uzataj.