Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 257 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
aldonis pri verkoj
[[Dosiero:Krucenigmoj kaj humuro1.jpg|thumb|220px|Kovrilpaĝo de Krucenigmoj kaj humuro, [[Martin]], [[1977]]]]
'''Stano MARČEK''' (naskiĝis la [[5-an de januaro]] [[1953]], [[Slovakio]]), edziĝinta, patro de unu filino (nask. [[1980]]) kaj unu filo (nask. [[1983]]). Eksredaktoro de [[Esperantisto Slovaka]], [[Esperantista Vegetarano]] kaj [[Heroldo de Esperanto]], iama kunlaboranto de [[Monato (gazeto)|Monato]], eksmanaĝero de la muzika grupo [[Team']], iama junulara aktivulo kaj kursgvidanto, kaj nun redaktoro de la organo de [[UEA]], revuo [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]. Populara aŭtoro de krucvortenigmoj.
== Verkoj ==
 
* ''Esperanto per rekta metodo.'' Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 110p. 25cm. ISBN 8096958186. Komplete ilustrita 22-leciona kurso, tradukita al pli ol 25 lingvoj.
* ''DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj.'' Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj.
* ''107 krucenigmoj en Esperanto.'' Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. 27cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj.
* ''KD 107 krucenigmoj en Esperanto.'' Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj. La aŭtoro rezignis pri la aŭtoraj rajtoj.
===Eksteraj ligiloj===
{{el}}[http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-marcek.htm Intervjuo kun Stano MARČEK]
{{el}}[http://stano.marcek.ipernity.com/ Stano MARČEK en Ipernity]
[[Dosiero:Lingva amuzo.jpg|thumb|220px|left|Kovrilpaĝo de Instrua amuzo; Martin, 1979]]
[[Dosiero:Krucenigmoj kaj humuro1.jpg|thumb|220px|Kovrilpaĝo de Krucenigmoj kaj humuro, [[Martin]], [[1977]]]]
 
{{ĝermo-esperantisto}}
{{stub}}
 
[[Kategorio:Slovakaj esperantistoj]]
4 809

redaktoj