Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20110815: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 73:
:::::Saluton, Forstbirdo. Mi ankaŭ rigardis en mian dikegan vortaron Germanan-Esperantan kaj tie trovis, ke la vorto ''arbuto'' estas uzata por la genro ''Arbutus'' kaj la specio ''Arbutus unedo''. Sed mi ne scias, ĉu tio estas en ordo. Krome estas menciita ''fragarbo'' kiel traduko. Kaj mi ankaŭ serĉis tradukon por ''unedo'' en mia latina vortaro, sed vane. NPIV2002 uzas la vorton arbuto nur por la genro. - Nur iom strangas, ke ekz. la ĉeĥa vikipedio (Genro: [[:cs:Planika]], specio: nomoj estas listigataj en la prigenra artikolo, sed la artikoloj ankoraŭ ne kreataj) bone distingas inter la genro kaj la specioj. Do ni plu serĉu solvon, kiu ebligus distingon, ĉu ne? - Unu ebleco laŭ NPIV2002 ja povus esti nova radiko ''arbutuso'' por la genro kaj la jama ''arbuto'' restas por la plej grava specio. Tio estus laŭ la paro ''piro'' (por la frukto, ĉar estas fundamenta radiko) kaj ''piruso'' (por la genro). Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 09:30, 23. Maj 2009 (UTC)
::::::(+) Alia ebleco de destingo estus ''arbuto'' por la genro kaj ''fragarbo'' por la specio ''Arbutus unedo''. Tio evitus apartan, novan vorton. Kion vi pensas pri tio? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 09:32, 23. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Kiel vi povas pensi, mi preferas la lastan solvon. Ne nur la angloj kaj la usonanoj parolas pri "fragarbo", ankaŭ la germanoj, la danoj, la flandroj kaj la nederlandanoj. Mi scias ke tiu ĉi ne estas bona argumento, sed aliaj jam suprenvenigis la statistikojn. Oni daŭre uzu la ekzistantan nomon por la genro, pri tiu ne estas dubo laŭ mia sento. La nomo "Arbuto" jam estas uzata por la genro en pluraj artikoloj.
 
La “plej grava specio” laŭ mi ne science ekzistas. Tiu nur provas ke Esperanto ĝis nun estas tro eŭropea. Plejparte de la vortaristoj supozis ke ''Arbutus unedo'' estus la sola specio de la genro. Kiu studas iome atente la artikolojn : [[Insulo Galiano]], [[Martjano (kabo)]], [[Orelkecalo]] devas konkludi ke ĉeestas verŝajne ne-scienca uzado de la termino “Arbuto”
 
Kiel jam dirite, mi preferas ne trudi "mian solvon" por la nomo de la specio. Mi nur certas ke uzado de sama nomo kaj por la specio kaj por la genro estas evitenda.
 
Pri la titoloj por artikoloj, mi legis en [[Vikipedio:Titoloj de artikoloj]] ke oni rajtas ( rilate zoologiaj unuoj ) uzi la pluralon nur por taksonoj ''superaj al la [[Biologia klasado|genroj]]'' ( ekzemple : '''[[lacertuloj]]''', '''[[reptilioj]]'''). Se oni aplikus tiun rikomendon/regulon al la botaniko, oni ne titolu "Arbutoj" por la genro !
Mia demando estas : kiel titoli artikoleton pri la genro ''Arbutus'', kiun mi eble redaktos.
 
Finfine, por eviti parton de tiaj malkonkordoj, Vikipedia eble povus decidi titoli ĉiujn artikolojn pri specioj per la latina nomo ??
 
Mi dankas pro via intereso por la disputo, vin salutas kaj ankaŭ s-ro Kani.--[[Vikipediisto:Forstbirdo|Forstbirdo]] 14:07, 1. Jun 2009 (UTC)
 
== Retaliro ==
Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20110815".