Perla Martinelli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ŝi esperantiĝis 1-jaraĝa, do denaska esperantistino !!!
Linio 1:
Itala laŭorigine, Perla Martinelli esperantiĝis en 1953 ???. Publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop. Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto. Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en nia plej antikva lingva institucio. Kun la edzo, Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito.