Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Nicolaus Bruhns
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: et:Nicolaus Bruhns; cosmetic changes
Linio 12:
 
=== Husum ===
Post la morto de la maljuna orgenisto Friedrich zur Linden de la – nuntempe ne plu ekuzista – urbopreĝejo en [[Husum]] januare [[1689]] la urbokonsilantaro volis proponi la postenon al la jam iel fama Bruhns. Ne sciante, kie tiu restas ĉitempe, oni okupis la orgenon provizore, kaj la urbestraro provis eltrovi, kie estas Bruhns. Tio ĉi okazis hastege – eĉ nokte kuriero estis survoje al Schwabstedt por ricevi ties adreso de la patro aŭ frato. Eble aliaj konkuraj urboj interesiĝis pri la talenta muzikisto. Post provludo en Husum la [[29-a de marto|29-an de marto]] en Husum li finfine estis akceptata unuvoce, ''„char antauwe Tiaspecay Komponajhoy kay Traktadoy de Instrumentoy chiaspecay en tiu chi Urbo neniam estis auwdintay“''. Kun sia nomumado kiel orgenisto Bruhns edziĝis kun Anna Dorothea Hesse, la duonfratino de sia onklino.
 
Tri monatojn poste la urbokonsilantaro de [[Kiel]] ofertis al li postenon kiel posteulo de la tiama orgenisto de la Sankta Nikolao-Preĝejo, kio konsekvencigis akran disputon inter ambaŭ urboj. Bruhns, timigita pro intrigo incitita de Kiel ''„per iuj pretekstoj“'', vojaĝis tien la [[22-an de julio]] de la jaro kaj promesis, ene de tri semajnoj ekoficii. Post kiam la urbo Husum sentante sin ofendita promesis al Bruhns kiel ununura orgenisto altigon de la pagata salajro je 100 al 500 taleroj pojare, tiu ĉi plue restis en Husum.<br />
Linio 24:
Bruhns postlasis kvin gefilojn, kiujn patrece alprenis lia bofrato; lia ununura filo pli malfrue studis teologion. Nicolaus havis fraton, Georg, kiu transprenis lian oficon en Husum. tamen de tiu ĉi nek komponaĵoj nek indikoj pri historia postefiko estas konataj, tiel ke kun Nicolaus ankaŭ finiĝis la historio de la muzikistofamilio Bruhns.
 
<hr noshade width="200" size="1" align="left" />
<small><sup>1</sup>) Kölsch samkiel kelkaj leksikonoj indikas 32 jaroj, kio tamen kontraŭas la vivodatojn.</small>
 
== Ludotekniko ==
Bruhns famis vaste trans la urbolimoj de Husum kiel orgen- kaj violonvirtuozo. Kiel raportas [[Johann Mattheson|Mattheson]], foje li ludis samtempe violonon kaj ĉe la orgeno kun la [[pedalo (orgeno)| pedalaro]] la bason. Gerber raportas, ke li dum tiu ankaŭ kantis, tiel ke lia muzikado aŭdiĝis kvazaŭ ludado de pluraj personoj. Eble Bruhns prezentis tiel sian kantaton ''Mein Herz ist bereit'' laŭ tiu maniero.
 
Bruhns onidire regis sur la violono ludoteknikon permesantan al li, ludi persistajn kvarvoĉajn akordojn. En sia monografio pri [[Johann Sebastian Bach]] ĉe lia priparolado de la sonatoj kaj partitoj por violono solo [[Albert Schweitzer]] mencias Bruhns kiel pruvo por tio, ke en la tempo antaŭ kaj ĝis Bach la plurvoĉa ludado sur la violono eblis kaj kutimis sen la hodiaŭ kutimaj intervaldividado aŭ la arpeĝado.
 
La postlasita verko ne permesas deduktojn pri la ankaŭ de Gerber raportita lerteco pri gambovjola ludo, tamen troviĝas indikoj pri tio eble en la komponaĵoj de Buxtehude: Ne estas neverŝajna, ke Buxtehude skribis sian kantaton ''Jubilate Domino'' por aldo kaj deviga gambovjolo por Bruhns kaj destinis lin por gambovjolisto de la kantato ''Gen Himmel''. Se tio ĝustas, tiam la virtuozaj gambovjolaj moviĝoj pruvas, ke la gambovjolo ne nur estis krominstrumento de Bruhns.<ref name="Kölsch">Kölsch, a.&nbsp;a.&nbsp; O. S. 21</ref>
 
== Verkaro ==
Pro lia frua morto de Bruhns nur kvar kompletaj orgenverkoj kaj 12 sakralaj [[kantato]]j estas postlasitaj, kies aŭtoreco estas sendubaj. Li ankaŭ skribis ĉambromuzikon, kiu tamen estas malaperinta.
 
Geck karakterizis Bruhns kiel komponisto ''„kun la pasio de artisto, kiu ne staras super sia verkoj, sed kunfandiĝas en ĝi“''. La komponaĵoj de Bruhns altgrade estas dominataj de ilia dezirata efiko, kiu dominas formalajn aspektojn.
Linio 42:
En la lernolibro pri flutoludado de [[Johann Joachim Quantz|Quantz’]] ''Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen'' Bruhns estas rigardata kiel unu el la plej bonaj verkistoj de orgenverkoj de sia tempo. Tri [[tokato]]j nomataj „[[preludio]]“ aŭ „preludio kaj [[fugo]]“, samkiel [[fantazio]] pri la [[ĥoralo]] ''Nun komm der Heiden Heiland'' originas kun certeco de Bruhns.
 
La orgenverkoj montras tipajn karakterizaĵojn de la [[Nordgermana orgenskolo|Nordgermana orgenstilo]]: kontrasto inter [[homofonio|homofoniahomofoniaj]]j kaj [[fugo|fugataj]] partoj, [[arpeĝo]]j kaj virtuozaj pedalpasaĵoj kun [[trilo]]j. Frapanta estas la aŭdacaj [[harmonio]]j kaj implikitaj [[ritmo]]j. Bruhns elĉerpis ĉiujn liberojn de la ''[[Stylus phantasticus]]'' por krei afektozajn, kelfoje akrajn kaj preskaŭ „moderne“ aperajn komponaĵon. Ĉar la rapidaj pasaĵoj de la preludioj postulas klarajn kaj precizajn ritmojn – parte per duvoĉa pedalludo –, ili faras altajn postulojn al la interpretanto.
 
'''„Granda“ preludio en e-minoro''' ― [[Dosiero:Sound-icon.png|16px]] [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/26/Bruhns-gro%C3%9Fes_Pr%C3%A4ludium-e.mid aŭdekzemplo] ([[:Bild:Bruhns-großes Präludium-e.mid|Info]]), [http://www.free-scores.com/download-sheet-music.php?pdf=158 partituro]
 
Tiu ĉi preludio estas sendube la plej arbitreca orgenverko de Bruhns. Ĝi konsistas el du fugoj sendependaj unu de la alia kun respektivaj antaŭ-, inter-, kaj postludoj, en kiuj estas enŝovitaj liberaj partoj. Per sia enorma multspececo ĝi pelas la „fantazian stilon“ al la ekstremo. Apel komparis la pecon – eble apogante sin sur karakterizo de la ''Stylus Phantasticus'' en la verko de [[Mattheson]] ''Der vollkommene Capellmeister'' – kun ''„magia teatro, en kiu ĉiumomente aperas novaj personoj, moviĝas trans la scenejon kaj remalaperas“''.<ref>Willi Apel: ''Geschichte der Orgel- und Klaviermusik bis 1700.'' Bärenreiter, Kassel 1967, S.&nbsp;621.</ref>
 
:La libera antaŭludo konsistas el [[kromata gamo|kromateco]], kiu estas interplektita kun sonsekvoj ilustritaj en la posta unua fugotemo. La fugo komencas per kromata sonsekvo, kiun sekvas la ĉeftemo akompanata de la komenco de la dua voĉo.
Linio 71:
:[[Dosiero:Bild-Bruhns-Choralfantasie-Thema.svg|488px]]
 
:Unu post la alia la aldo kaj poste la pedalaro transprenas tiun melodion. En la paso de la tempo aliĝas ĉiam novaj figuroj kaj melodieroj kun eĥopasaĵoj kaj enŝovaĵoj en la stilo de [[partito]]. Per subita interrompiĝo finiĝas la sonriĉeco, por finfine enbuŝiĝi en unuforme fluan lastan parton, kiu finiĝas relative senspektakle.
 
=== Voĉkanta verkaro ===
Linio 77:
Unu parton formas la trakomponitaj koncertoj, kiuj konsistas nur el unu interligita parto kaj transprenas la tekstojn de la skriboj senŝanĝe.<br />La alian grandan parton formas la tranumeritaj koncertoj, kiuj konsistas – kiel ankaŭ la [[kantato]] malvastsence – el pluraj movimentoj kaj [[parafrazo|parafrazas]] la originajn tekstojn. Ĉe tio ili aplikas ĉiujn teknikojn, kiuj ankaŭ estas uzataj en la [[opero]], kiel [[ritornelo]]j, [[ario]]j, [[duo]]j, [[trio]]j kaj [[ĥoro]]j.<br />Finfine estas postlasita [[ĥoralo|ĥoralkantato]] koncipita kiel Lutera sakralkanto.
 
Bruhns kunligis stilelementoj de du kontraŭaj muzikĝenroj, nome de la [[sakrala koncerto]] stampita de [[Heinrich Schütz|Schütz]] kaj de la ĝis tiam pleje al la profana muziko rezervita [[madrigalo]]. Same kiel la komponaĵoj por orgeno la kantvoĉaj verkoj atestas grandan senton por la afektefiko.
 
Kelkaj el la verkoj postulas prefere instrumentan, aliaj prefere voĉan suverenecon. Same troviĝas [[fugo|fugataj]] partoj, kiuj unuigas instrumentajn kaj kantajn voĉojn, kiel ekz. ĉe la kantato ''Jauchzet dem Herren''. Tio konkludigas, ke Bruhns rigardis kantajn kaj instrumentajn voĉojn vaste kiel unueco. La [[instrumentado]] tamen estas sufiĉe limigita, kio rilatus kun tio, ke Bruhns ne havis la okazon al tiurilata edukado.
 
Nur sporade oni konas la originalajn titolojn de la kantverkoj – kiel ekzemple „madrigalo“ (''Hemmt eure Tränenflut'') aŭ „Canzon spirituale“ (''O werter heil’ger Geist''). Niatempe oni kunigas ilin ĝenerale sub la nocio „kantatoj“. Datigo eblas nur malprecize kaj sporade. La sinsekvo de la jene pli detale komentataj verkoj laŭas la eldonon de la kompleta verkaro.
 
==== Trakomponitaj koncertoj ====
'''Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden'''
:''Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), arĉinstrumentoj, ĝeneralbaso''<br />''Teksto: [[leteroj de Paŭlo al Timoteo|2-a Timoteo]], ĉapitro 4, versoj 6–8''
Linio 145:
=== Fragmentaj kaj necertaj verkoj ===
[[Dosiero:Bruhns Prld g Manuskript.png|thumb|Manuskripto de la fugo en g-minoro]]
'''Preludio en g-minoro''', simile longa kiel la malgranda preludio en e-minoro, estis malkovrita en 1970. La antaŭludo faras paralelajn movojn sur la klavaro, kiuj ŝanĝiĝas kun pedalsolo. mallonga adaĝo finiĝanta per [[orgenpunkto]], enkondukas la temperamentan fugon. La fino venas neatendite en formo de ripetata akordo.. Kollmannsperger atribuas tiun preludion al [[Arnold Matthias Brunckhorst]]. Indico por fremda aŭtoreco estas la - kompare kun la aliaj orgenverkoj – sufiĉe simpla strukturo de la komponaĵo. En la ununura fonto la aŭtoro estas indikata kiel ''Mons: Prunth.''.<ref>Dietrich Kollmannsperger: ''„Mons. Prunth“, Präludium g-Moll – eine Neuzuweisung'', en: ''Ars Organi.'' März 2006.</ref>
 
De plia orgenverko de Bruhns, '''preludio en D-maĵoro''', estas postlasita nur [[adaĝo]]-parto.
Linio 158:
 
 
=== Modernepoka remalkovro ===
Dum la [[1930]]-aj jaroj oni unuafoje biografie esploris pri Bruhns. Tiam oni konis el la verkaro nur kvar el la orgentokatoj samkiel unu solokantaton por baso. En [[1939]] Stein publikis la unuan eldonon de la kompleta verkaro kiel „prateksto“. Same kiel ĉe la plej multaj Nordgermanaj majstroj pri Bruhns mankas kaj sekurita aŭtografa fontmaterialo kaj ankaŭ pluroblaj postlasaĵoj, tiel ke oni devas reekpreni unuopajn kopiojn, kiujn i.a. produktis [[Johann Friedrich Agricola|Agricola]], [[Johann Gottfried Walther|Walther]] kaj Österreich. Pli novaj eldonoj de la verkoj provas konsideri tion kaj korekti eventualajn erarojn.
 
Nicolaus Bruhns estas mallonge menciita en ĉapitro de la novelo ''Renate'' ([[1878]]) de la verkisto kaj muzikŝatanto [[Theodor Storm]] naskiĝinta en Husum, en kiu ĉi tiu utiligas la vesperan orgenludon de Georg Bruhns etospoezie. Vivo kaj verkaro de la komponisto formas la bazon por la romano ''Mitternacht'' [meznokto] de Andreas Nohr (Röll-Verlag 2000, ISBN 3-897589754-4175175-0).
 
Husum estis rezidejo de la intertempe malfundita asocio ''Nicolaus-Bruhns-Gesellschaft e.&nbsp;V.'', kiu fondiĝis en [[1947]] post Bruhns-koncerto direktata de Kurt Rienecker kaj transsendata de la radio. Prezidantoj estis Rienecker kaj Walter Rath; Fritz Stein estis honorprezidanto de la asocio, kiu disponis pri propran ĥoron samkiel propran orkestron kaj okazigis pli ol 100 muzikaranĝojn kun verkoj de Bruhns kaj aliaj komponistoj.
Linio 180:
== Fontoj ==
<references/>
{{Link FA|de}}
 
[[kategorioKategorio:Nordgermana Orgenskolo|Bruhns, Nikolaus]]
 
[[kategorioKategorio:Viroj]]
 
 
 
[[kategorio:Nordgermana Orgenskolo|Bruhns, Nikolaus]]
[[kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Barokaj komponistoj|Bruhns, Nikolaus]]
[[Kategorio:Germanaj komponistoj|Bruhns, Nikolaus]]
Linio 193 ⟶ 190:
[[Kategorio:Mortintoj en 1697|Bruhns, Nikolaus]]
[[Kategorio:Klasikaj komponistoj|Bruhns, Nikolaus]]
{{Link FA|de}}
 
[[bg:Николаус Брунс]]
Linio 200 ⟶ 196:
[[en:Nicolaus Bruhns]]
[[es:Nicolaus Bruhns]]
[[et:Nicolaus Bruhns]]
[[fr:Nicolaus Bruhns]]
[[it:Nicolaus Bruhns]]