Vladimir Varankin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kelke da piednotoj
pliaj piednotoj
Linio 12:
malsatantoj de la juna soveta respubliko.<ref name="ns-klr"/> Tamen, li tiam verkis per lingvaĵo erarplena kaj tre rusisma.
 
En [[1920]] li kun geamikoj provis organizi en Niĵnij Novgorod la 3-an Tutruslandan kongreson de esperantistoj, tamen ĝi fiaskis, ĉar ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankoraŭ organizi la aranĝojn. La kongreso okazis unu jaron poste en [[Petrogrado|Petrograd]], kaj en la kongreso oni fondis [[SEU|Sovetlandan (poste, sovetrespublikaran) Esperantistan Union]], juna Vladimir Varankin elektiĝis kiel membro de ties Centra komitato.<ref name="ns-klr"/><ref name="ns-vkm"/>
 
==Frua laboro==
Post la lernejo juna Vladimir dum kelka tempo laboris en elektroenergia organizaĵo. Sed baldaŭ li aliĝis al kavaleria lernejo kaj servis tie kiel politika kunlaboranto. Samtempe li estis bibliotekisto kaj klubestro. Aŭtune de [[1922]] li kune kun la kavaleria lernejo translokiĝis al [[Tver]] kaj tuj aktive komencis labori por Esperanto.<ref name="ns-klr"/>
 
==Movada agado==
Li rapide progresis ankaŭ enkadre de SEU. En la I-a Kongreso de SEU ([[1923]], [[Moskvo]]) Varankin estis elektita kiel estrarano de la kongreso kaj reelektita kiel membro de CK SEU. Fine de [[1925]] en la gazeto ''[[Meĵdunarodnyj Jazyk]]'' (Internacia Lingvo) oni komencis aperigi serion de liaj lecionoj pri metodiko de propagando por Esperanto, kiujn oni
daŭrigis dum la tuta [[1926]]. Interalie la ĉefan akcenton li faris ne al nura propagando, sed al praktika uzado. CK SEU komisiis al li gvidi la propagandan laboron.<ref name="ns-klr"/>
 
Fine de [[1927]] li transloĝiĝis en [[Moskvo]]n, post la [[19-a_UK_1927|19-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Danzig]].<ref name="ns-klr"/> Interalie, germana veterana esperantisto [[Konstantin Behnert]], kiu havis kontaktojn kun Varankin en Tver, rakontis ke post la Danziga UK Varankin senpermese vizitis [[Germanio]]n kaj poste nesingarde menciis tion - rezulte li devis ĉiumonate prezenti sin por registrado en polico.
 
==Eldonaĵoj==
En [[1929]] li verkis [[lernolibro]]n ''[[Teorio de Esperanto]]'' kaj unu jaron poste ankaŭ lernolibron ''[[Esperanto por laboristoj]]''. Vladimir Varankin estis elektita dekomence kiel membro de la sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ĝenerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li iĝas plenrajta membro de la Lingva komisiono ĉe SEU kaj membro de la Lingva komitato ĉe la [[Akademio de Esperanto]].<ref name="ns-klr"/>
 
En [[1932]] en ''[[Nova Etapo]]'' aperis kelkaj ĉapitroj el ''Metropoliteno'' sub la titolo ''Barikadoj''.<ref name="ns-vkm"/>
 
==Profesia laboro==
Intertempe li finis fakultaton de sociaj sciencoj ĉe la 1a Moskva Ŝtata universitato kaj Instituton pri eksteraj rilatoj kaj iĝis direktoro de Teknikumo pri fremdaj lingvoj, kie li instruis ankaŭ historion.<ref name="ns-klr"/>
 
==Aresto, kondamno kaj rehonorigo==