Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 56:
Mia komento estis al PaulP:
''Mi petas vin pripensi forbaron de Kerio. Ĉu li amase vandalis?Narvalo 15:37, 28. Maj 2009 (UTC)'' Se ve ne komprenus: mi petis malforbaron de vi- sep minutojn post lia forbarado. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 19:40, 4. Jun 2009 (UTC)
 
 
===Forbaro efektive estas speco de puno===
<small>Kara Kerio, mi metas la tekston, kiun mi metis sur la diskutejon ankaŭ al ĉi-tiu loko. Mi petegas vin, ke vi ne turnu nun la dorson al vikipedio, sed spite plue kunlaboru. Kiel vi vidas, ankaŭ inter la administrantoj estas personoj, kiuj ja forte luktas por ĝusteco. (Tio cetere ne signifas, ke mi subtenas vian opinion pri la kategorioj: Ni trovis post longa tempo kaj malfacila debato kompromison, kun kiu preskaŭ ĉiuj povis vivi. La kvalito de kompromiso ja estas, ke neniu tute konsentas, sed ke oni povas almenaŭ tion akcepti kiel komunua laborbazo! Estas klara, ke la problemo de la kategorinomoj bezonas plia pripenson, sed tion ni bonvolu diskuti en la diskutejo. Spite al tio, via forbaro fare de PaulP estis malnecesa kaj maljusta, ĉar tute evidente li ne provis unue admoni vin, kiel mi klarigas en la suba kontribuo. - La eldiro, de PaulP, ke li ne konsideras forbaron kiel puno estas memtrompo: Estas tute evidenta, ke forbaro estas sentata subjektive kiel puno.) </small>
Eblas filozofiumi kiom ajn ni volas: Fakto estas, ke ĉu prave aŭ malprave forbaritaj personoj tion ja perceptas kiel puno! Mi ĉi-tie nun ne volas komenti la demandon, ĉu Kerio korekte agis aŭ ne. La demando estas, ĉu forbaro estis adekvata maniero. Estas fakto, ke [[vikipediisto:PaulP|PaulP]] ne ĉerpis ĉiujn aliajn eblecojn. Kial ne unue admoni per mallonga mesagho Kerion? Sufiĉintus mesaĝi urĝe al la diskutpaĝo de Kerio - la mesaĝon: ''Bonvolu halti provizore vian aktivecon pri la kategorioj, ĝis ni trovis decidon. Krome se oni decidas la modifion en via senco, tiam tion povas fari roboto pli facilie!''. - Urĝeco en ĉi-tiu kazo efektive ne ekzistis, ĉar ja temis pri io eĉe publike apenaŭ rimarkebla, nome la nomoj de kategorioj! Precipe ĉar la roboto Maksim jam estis programita por la modifo, de la keriaj remodifoj, eĉ la ''damaĝo'' en ĉi-tiu kazo en formo de tempoperdo estintus minimuma. - Se Kerio malgraŭ tia admono, daurigintus sian aktivecon, tiam dua paŝo estintus dua admono laŭ la sekvanta modelo: ''Kara XX, mi jam admonis vin, kaj vi ignoris tiun-ĉi admonon. Por eviti grandan kromlaboron al aliaj vi devigus min, forbari ĝis vi promesas halti por momento tiun-ĉi aktivecon - tio en ĉi-tiu kazo ne estus puno, sed administra sekurigmezuro. Bonvolu kooperi, por ne devigi min al ĉi-tiu paŝo.'' - Jen tiu-ĉi procedo estintus ebla en la konkreta kazo - tute samebone ol peti la konsilon de alia administranto dum la sama tempo. - Laŭ mia opinio tial la forbaro de Kerio en la konkreta kazo estis misuzo de siaj adimistrantaj rajtoj fare de PaulP! - Tion mi asertas, sen esprimo de mia opinio pri la enhavo de la problemo. (Mian opinion pri tio mi esprimos en tiu diskuto mem poste.) - La forbara regularo do ja estas nun urĝa. Mi jam skizis malneton. Mi cerbumos dum la venontaj tagoj pri teksto de tia regularo. - Precipe mi pensas, ke eĉ se forbaro en tia kazo, kiel la citita devus okazi, ĝi estu akompanita per jena mesagho: ''Kara XX, mi devis forbari vin provizore, ĉar vi estas farante serion da modifoj, kiuj estas kontraŭ ĝenerale aprobita regularo. Tiu-ĉi forbaro ne estas puno sed nur administra bremso, por eviti enorman riparlaboron. Tuj, kiam vi sur via diskutpaĝo aŭ en rekta mesaĝo al mi promesas ne daŭrigi tiun-ĉi aktivecon, la regularo ne estas ŝanĝita per voĉdono, mi forigos la forbaron denove.'' - Per tia procedo, ni povintus eviti la konsterniĝon, kiun nun Kerio travivas. Mi tre bedaŭrus, se ni perdintus tiel bonan kunlaboranton kiel Kerion, nur pro tiaj stultaj problemoj! Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 11:34, 5. Jun 2009 (UTC)