Gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br:Skeulenn, ro:Gama muzicală
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
En [[muziko]], '''gamo''' (aŭ iafoje '''skalo''') estas supreniranta aŭ malsupreniranta sinsekvo de [[tono]]j, kontraste al sinsekvo de [[intervalo (muziko)|intervalo]]j, kiu estas [[modalo (muziko)|modalo]]. Ĉiu tono en gamo estas nomata ''[[Gamo#gamgrado|gamgrado]]''. Kvankam la gamoj el [[Monda muziko|muzikaj tradicioj tra la mondo]] ofte tre diferencas inter si, la [[tonalto]]j de la notoj en ĉiaj gamoj kutime rilatas al [[Matematiko de la okcidenta gamo|matematika regulo]]. Gamoj estas [[Muzika teorio|teoriaj]] konstruaĵoj uzataj por ellabori komponaĵon, sed tre ofte oni komponas muzikon tute ne pensante pri gamoj. Gamojn oni povas priskribi jen [[Tonaleco|tonalaj]], [[modalo (muziko)|modalaj]], [[Diatona gamo|diatonaj]], [[Derivita gamo|derivitaj]], aŭ [[Sinteza gamo|sintezaj]], kaj ankaŭ laŭ la nombro da tonoj inkluzivataj.
 
La termino "gamo" ankaŭ uziĝas por indiki "tutan serion de iaj aferoj" (PIV).
== Gamoj en okcidenta muziko ==
Gamoj en [[klasika muziko|tradicia okcidenta muziko]] konsistas el sep tonoj, t.e. [[toniko (muziko)|toniko]] (aŭ ''gamnoto'') kaj ses aliaj gamgradoj kies [[tonalto]]j sonas inter la toniko kaj ties unua [[oktavo]].