Marĉa cirkuo: Malsamoj inter versioj

34 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto aldono de: br:Skoul-korz; cosmetic changes
e (roboto forigo de: he:זרון סוף)
e (roboto aldono de: br:Skoul-korz; cosmetic changes)
 
Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte [[Ameriko]]), kaj tri subspecioj: la okcidenta (''C. aeruginosus aeruginosus''), orienta (''C. aeruginosus spilonotus''), kaj la Aŭstralazia (''C. aeruginosus approximans'').
== '''Okcidenta Marĉa cirkuo''' ==
La '''Marĉa cirkuo''' aŭ '''Okcidenta Marĉa cirkuo''' (''Circus aeruginosus''), bredas tra [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]]. Ĝi estas migranta escepte en la plej tepidaj regionoj, kaj vintras ĉefe en [[Afriko]].
[[ImageDosiero:C_aeruginosus.jpg|thumb|Okcidenta Marĉa cirkuo (ino) super kamparo]]
=== Aspekto ===
La '''Marĉa cirkuo''' aŭ '''Okcidenta Marĉa cirkuo''' (''Circus aeruginosus''), estas la plej granda -48 ĝis 56 cm kaj enverguro el 115 ĝis 135 cm kaj pezo de 400 ĝis 660 g maskloj kaj de 540 ĝis 900 g inoj- el la kvar eŭropaj cirkuoj kaj estas tipa cirkuo kun longaj flugiloj kiujn uzas laŭ malalta vo dum malalta flugo. Krome estas kiel aliaj cirkuoj ĉar '''ambaŭ seksoj havas malsimilajn plumarojn''', sed iliaj plumaroj ne estas similaj al tiuj de aliaj cirkuoj kaj ankaŭ diferencoj ne estas tiom grandaj -maskloj ne estas tiom helgrizaj-. Krome ili '''ne havas blankan ringon ĉe vostobazo'''.
 
Maskloj havas larĝajn flugilojn kun helgrizaj -malantaŭe- kaj brunaj -antaŭe- partoj (tiu '''kontrasto klare diferencigas''' ilin) kaj nigraj flugilpintoj iom rondformaj. Ties kapo estas ĉama aŭ helbruna, dorso malhelbruna kaj brusto helbruna striita, vosto kaj subaj partoj estas grizaj kaj la ventro ruĝbruna. '''La ino estas ĉefe bruna''', helege en krono, gorĝo -ĉirkaŭante rimarkeblan malhelbrunan strion ĉeokulan- kaj antaŭaj flugiloj. Junuloj estas similaj al inoj.
=== Reproduktado ===
Tiu specio nestas '''surplanke''' inter kaj kun akva planktaro inter altaj herboj kaj junkoj proksimaj de akvejoj; konstruas la masklo. La ino demetas 4 aŭ 5 bluecblankajn ovojn -eĉ el 2 ĝis 6-, kiujn kovas ĉefe la ino iom pli ol 5 semajnojn. Idoj, zorgitaj de la ino, elnestiĝas post 5 aŭ 6 semajnoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ dek tagoj. Ŝajne en naturo tiu specio povas miksiĝi kun la '''Orienta Marĉa cirkuo''' (''C. spilonotus'') kaj ŝajne idoj ne estas nefruktodonaj.
 
=== Kutimoj ===
Ili ĉasas etajn [[mamulo]]jn, ranojn, reptiliojn, [[insekto]]jn kaj ĝis mezgrandajn [[birdo]]jn, per surpriziga ekfalo ekde malalta flugo -ne tiom malalta kiom aliaj cirkuoj- super kamparo kaj junkejoj. Kutima flugo estas kvar aŭ kvin flugilfrapoj kaj posta longa ŝvebo. Temas pri '''pigra birdo''', kiu multe ripozas kaj ne multe riskas por predado de malfortaj bestetoj, rano, birdido aŭ eĉ ovoj, kvankam kuraĝas ataki mezgrandajn birdon ĝis grando de ansero. Ĉasteritorio estas pli malgranda ol tiu de aliaj cirkuoj, eble pro plia abundo en malsekaj zonoj. Kiam la ino kovas aŭ zorgas la idojn, la masklo donas manĝaĵon dumfluge.
 
 
Voĉo estas ia “peu” aŭ “kiu”, kvazaŭ miaŭo de vanelo, dum bredado. Ankaŭ estas alarma krio pli mekanika.
=== Subspecioj ===
La '''Marĉa cirkuo''' aŭ '''Okcidenta Marĉa cirkuo''' (''Circus aeruginosus'') prezentiĝas laŭ du subspecioj, nome ''C. a. aeruginosus'' en Eŭropo, Azio kaj Afriko kaj ''C. a. harterti'' en nordokcidenta Afriko, ĉefe en Maroko, kaj laŭ kelkaj fakuloj en sudokcidenta Iberio. Tiuj subspecioj estas malfacile diferencigeblaj -nur kiam ili apudas-: ''harterti'' maskloj estas pli malhelaj dorse kaj pli helaj kaj kontrasteble striitaj sube. Ankaŭ inoj estas pli helaj.
 
== '''Orienta Marĉa cirkuo''' ==
La '''Orienta Marĉa cirkuo''' (''C. spilonotus'') bredas en malsekejoj kaj herbejoj de suda [[Siberio]], norda [[Mongolio]], nordorienta [[Ĉinio]], [[Manĉurio]] kaj [[Japanio]], kaj plej nordaj vintras en sudorienta Azio, [[Filipinoj]] kaj norda [[Borneo]].
 
Kiel aliaj cirkuoj, ĝi ĉeestas malfermajn, humidajn mediojn kaj estas videbla super rizkampoj ŝvebante plie ol flugante. Estas du subspecioj, nome: ''C. s. spilonotus'' de orienta Azio, kaj ''C. s. spilothorax'', de [[Novgvineo]] kaj najbaraj insuloj, kiu iam estis konsiderata aparta specio ofte nomata called the '''Papua cirkuo'''.
== '''Aŭstralazia Marĉa cirkuo''' ==
La '''Aŭstralazia cirkuo''' (''C. approximans'') de ĉirkaŭ 50 ĝis 58 cm estas iom pli granda ol la '''Orienta Marĉa cirkuo''' (''C. spilonotus''), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striitajn flugilojn kaj voston. Ĝi troviĝas en malseka marbordo de [[Aŭstralio]] kaj tra [[Novzelando]], sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, la grupo de insuloj oriente de la [[Korala maro]], [[Novkaledonio]] kaj [[Vanuatu]].
 
[[kategorio:cirkuoj]]
[[kategorio:akcipitredoj]]
<br clear=all>
{{Commons|Circus aeruginosus}}
 
[[Kategorio:Cirkuoj]]
[[Kategorio:Akcipitredoj]]
 
[[bg:Тръстиков блатар]]
[[br:Skoul-korz]]
[[ca:Arpellot de marjal]]
[[cs:Moták pochop]]
148 016

redaktoj