Pendolilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Little girl on swing.jpg|thumb|right|Knabino sur pendolilo]]'''Pendolilo''' estas [[balancilo]] en formo de mallonga [[tabulo]], pendanta je du [[ŝnuro]]j aŭ [[ĉeno]]j, aŭ [[drato]]j. Sidante sur la [[tabulo]] oni amuzas sin per balanciĝo kiel [[pendolo]]. La pendolilon oni pendigas al firma [[branĉo]] de alta [[arbo]] aŭ al horizontala [[stango]] de konstruaĵo simila al [[reko]].
 
Oni devas zorgi la ĉeeston de geinfanoj ĉirkaŭ funkcianta pendolilo, ĉar ofte okazas akcidento kiam neatenta infano trapasas la terenon kie movas la pendolilo kiu povas frapi ĝin kaj lanĉi kontraŭ [[tero]]n. La akcidento estos pli danĝera se la tabulo de la pendolilo estas metala anstataŭ [[kaŭĉuko|kaŭĉuka]] aŭ se la grundo estas tera anstataŭ guma. Tiuj elementoj jam estas zorgataj en modernaj infanludejoj kie oni prizorgas sekurecon.