Almeida Garrett: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: João Baptista da Silva Leitão de Almeida Garrett (Porto, 1799-Lisbono, 1854), studis juron en Koimbro, kie li elgradiĝis en 1821. Politite li favoris al la…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:07, 9 jun. 2009

João Baptista da Silva Leitão de Almeida Garrett (Porto, 1799-Lisbono, 1854), studis juron en Koimbro, kie li elgradiĝis en 1821. Politite li favoris al la liberalismo, kaj laŭ tiu pensmaniero li agadis kiel parlamentano kaj ĵurnalisto. Li devis fuĝi al Anglujo post la fiasko de la tiel nomata Vila-Francada, liberalisma rebelo okazinta en Vila Franca de Xira (1823). Dum ekzilo li spertis plian kontakton kun la angla literaturo, ricevante influon de romantikaj verkistoj kiel Byron kaj Walter Scott. En 1825, li publikigis la poemon Camões, verko kiu enkondukis romantikismon en Portugalujon. Tiam Garrett travivis sian ekzilon en Francujo. Iom da tempo li reiris al Portugalujo, sed surtroniĝis Dom Miguel. Tiam Garrett iris returne al Anglujo. En 1832, li partoprenis la trupojn de Dom Pedro la 4-a, kiu sukcesis venki sian fraton Dom Miguel. Kun la venko de la liberaluloj, Garrett laboris kiel diplomato kaj estris la politikajn klopodojn por revivigo de la teatro en Portugalujo.

Verkoj de Garrett

Poezio

Estas poeziaj verkoj de Garrett Portreto de Venuso (1821), '''Camões''' (1825), Dona Branca (1826), Adozinha (1828), Lírica de João Mínimo (1829), Romanceiro (1843-1851), Floroj sen fruktoj (1845) kaj [[Folhas caídas|Falintaj folioj (1853).

Prozo

Menciindas ĉe la fikcia prozo de Garrett Arco de Santana (1845-1850) kaj Vojaĝoj en mia lando (1846).

Teatro

Viciĝas kiel teatraĵoj de Garrett Katono (1822), Meropo (1841) Um auto de Gil Vicente (1838), Dona Filipa de Vilhena (1842), O alfageme de Santarém (1842), Frei Luís de Sousa (1844), kaj aliaj.