Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 185:
:::::Mi vere ne komprenas la diskuton plu. Por eviti, ke daŭre iuj homoj renomas artikolojn kun "prezidento" al "prezidanto", dum aliaj faras ĝuste la malon, ni decidis pri la uzo de "prezidanto"; por eviti renomadojn inter "organizo" kaj "organizaĵo", ni decidis pri "organizaĵo". Ĉio tio eblis kun normala voĉdonado. Sed nun kiam temas pri -ujo -io subite tio ne plu rajtas okazi??? --[[vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Emailuser/PaulP|<sup><font color=red>@</font></sup>]]<font color=green>[[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub>disk</sub>]]</font><font color=blue>[[Speciala:Contributions/PaulP|<sup>kont</sup>]]</font> 14:32, 11. Jun 2009 (UTC)
::::::Se en antaŭaj tempoj jam okazis balotoj laŭ ne tute korekta maniero - fakte la baloto, pri kiu vi alludas okazis longe antaŭ mi ekkunlaboris, aŭ mi preteratentis ĝin (cetere ĉu la kazo estis la samo aŭ ĉu tiam oni unue decidis, ke oni volas unuecan solvon kaj poste decidis pri la solvo? Mia riproĉo en ĉi-tiu kazo ja estas, ke oni ĝuste ne procedas tiel) - tio ne pravigas, ke baloto denove okazu laŭ malkorekta proceduro. Krome mi havas la impreson, ke landonomoj aparte kaŭzas diskutojn, ĉar ĝuste temas pri nomoj kaj ja tio vekas emociojn. Okazas intereskonflikto inter la tradicio, ke oni nomu lokojn kaj landojn prefere laŭ la tradicio de la Esperanto-movado loka respektive landa unuflanke kaj la deziro havi ŝematisman unuecan sistemon (kiu ja ĝuste ĉe landonomoj ne eblas) aliflanke. Ŝajnas al mi, ke kelkaj multe tro supertaksas la problemon de alinomado de paĝoj en la artikolspaco. Verŝajne oni spertis en pasinteco kelkajn kazojn. Estas ja evidenta ke tia alinomado kaj realinomado estas infaneca konduto. Ekzistus tamen ankaŭ komplete alia solvo: Kiam pri nomformo estas libereco (kio signifas, ke ĝi ne vundas la principon de la ĝenerala lingvo-uzo kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, kaj ke ne ekzistas aparta interkonsentita regulo), tiam tiu elektas la nomon, kiu kreas la artikolon (simile kiel ĉe la malkovro de novo astro). Alinomado de lingve korekta titolo estas tiam nur permesata en konsento kun la unua aŭtoro aŭ per aparta baloto pro la specifa kazo. Baloto, kiu devus okazi en la diskutpaĝo de la koncenrna artikolo (kun atentigo al la ĝenerala diskutejo). Se entute tia procedo estus necesa, ĉar alinomado ja ne vere kaŭzas problemon al nia vikipedio (dum la nova nomo same respektas la ĝeneralajn principojn kaj lingvan korektecon) - kaj aliflanke ĉar ja estas certa, ke homoj kiuj alinomas kaj realinomas, verŝajne rapide laciĝas. Krome se io tia okazas, kutime estas afero de duopo da personoj: Evidente tiuj du en certa momento interkonsentas inter si [Krome realinomado postulas ja la helpon de administranto, ĉar oni devus unue forigi la per la alinomado postlasintan alidirektilon, por povi simple realinomi, kaj mi tamen dubas, ke iu el inter nia administrantaro kun helpus en tia ''rozomilito'']. (Cetere antaŭ ne longe ni havis la absurdan situacion, ke iu proponis gramatikan eraron por voĉdono, kiel okazis en la kazo de "da" antaŭ kelkaj tagoj ... Feliĉe tie la pli-multo voĉdonis por la gramatike ĝusta varianto, tamen en la argumentado nur malmultaj entute rimarkis, kial "da" en la konkreta kazo estis erara ... - imagu se hazarde nur komencantoj vidintus la balaton kaj tiam pro hazarda rezulto oni voĉdonintus por la gramatike fuŝa solvo ...) Baloto estas memkompreneble bona kaj unika rimedo en demokratio, sed evidente estas arto korekte formuli baloton. Estas ja tiel simple supre solvebla: Oni unue decidu, ĉu en certa kazo oni bezonas aŭ volas entute regulon, se oni neas tian demandon oni povas entute ĉesi la debaton, se oni jesas, tiam oni poste decidu pri la enhavo de la regulo. Se en antaŭaj okazoj oni ne sekvis tiun-ĉi principon, tio estas bedaurinda, tamen tio ne signifas, ke nun post kiam ni post ĉi-tiu debato konsciiĝis pri ĝi, ni tiel daŭrigu. Kaj krome kiel mi diris: Landonomoj estas multe pli emociplena temo ol simpla vorto kiel ''prezidanto''. Ankaŭ la afero ne estas komparebla kun la kategoria debato, ĉar ĉe kategorioj estas la problemo de la enkategoriigo kaj krome alinomo de kategorio kaŭzas la problemon, ke oni devas en ĉiu kategoria objekto unuope modifi la kategoriindikon. Laboro, kiu nur parte estas solvebla per robtoj. Tie do evidente teknikaj kialoj devigis nin trovi unuecan solvon, kaj ĝuste en la kazo de la kategoria regularo, ni unue principe decidis, ke ni volas havi tian kategorian regularon (post diskuto de poraj kaj kontraŭaj argumentoj), kaj poste ni diskutis la regularon. Same pri la forbara regularo: Ni unue interkonsentis, ke ni volis tian regularon. Nun ni etas en la debato pri ĝia enhavo. [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 16:33, 11. Jun 2009 (UTC)
 
Laŭ mi estas bone havi kelkajn unuecigajn regulojn pri tiaj aferoj kiel landnomoj k.s. en Vikipedio. Mi havis longe la impreson, ke jam ekzistas regulo, ke en la Esperanta Vikipedio uziĝu landnomoj kun I anstataŭ la Fundamenta UJ. Tial mi mem redaktis tiel, kvankam mi mem preferas UJ. Se nun montriĝas, ke tia regulo ne ekzistas, tiam mi ekuzos sisteme UJ en ĉiuj miaj kontribuoj, kaj ankaŭ en artikolotitoloj. Sed prefere ja ekzistu regulo pri tio. Se necesos, ni povas unu voĉdoni, ĉu ni entute havu regulon pri tio, kaj se la respondo estos jesa, tiam ni povos poste voĉdoni, kia estu la regulo. Se pluraj opinios, ke estu tia unua ĉu-regul-a voĉdonado, ĝi ja okazu. Mi mem ne trovas tion aparte privoĉdoninda, ĉar jam estas multaj similaj reguloj kaj principoj, sed se Didi kaj aliaj tamen volas tion, tiam estu tiel. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 16:42, 11. Jun 2009 (UTC)
 
== Galerio kun klakilo ==