Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 188:
Laŭ mi estas bone havi kelkajn unuecigajn regulojn pri tiaj aferoj kiel landnomoj k.s. en Vikipedio. Mi havis longe la impreson, ke jam ekzistas regulo, ke en la Esperanta Vikipedio uziĝu landnomoj kun I anstataŭ la Fundamenta UJ. Tial mi mem redaktis tiel, kvankam mi mem preferas UJ. Se nun montriĝas, ke tia regulo ne ekzistas, tiam mi ekuzos sisteme UJ en ĉiuj miaj kontribuoj, kaj ankaŭ en artikolotitoloj. Sed prefere ja ekzistu regulo pri tio. Se necesos, ni povas unu voĉdoni, ĉu ni entute havu regulon pri tio, kaj se la respondo estos jesa, tiam ni povos poste voĉdoni, kia estu la regulo. Se pluraj opinios, ke estu tia unua ĉu-regul-a voĉdonado, ĝi ja okazu. Mi mem ne trovas tion aparte privoĉdoninda, ĉar jam estas multaj similaj reguloj kaj principoj, sed se Didi kaj aliaj tamen volas tion, tiam estu tiel. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 16:42, 11. Jun 2009 (UTC)
:Mi plene konsentas kun la vortoj de Bertilo. Laŭ mi ni bezonas unuecigan regularon. --[[vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Emailuser/PaulP|<sup><font color=red>@</font></sup>]]<font color=green>[[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub>disk</sub>]]</font><font color=blue>[[Speciala:Contributions/PaulP|<sup>kont</sup>]]</font> 17:00, 11. Jun 2009 (UTC)
 
Pasintsemajne mi recevis la Jarlibron 2009. Mi ne trovas en ĝi landon kun uj-finaĵo. Ĉu ni volas iĝi pli papaj ol la papo mem? ĉu ĉiu landa asocio ŝanĝu sian nomon, ĉar manpleno de homoj tiel deziras? [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 17:54, 11. Jun 2009 (UTC)
 
== Galerio kun klakilo ==