Kurona duoninsulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Istmo da Curlândia
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ka:კურშის ცელა; cosmetic changes
Linio 1:
{{Heredaĵo de UNESKO}}
La '''Kurona Duoninsulo''' - [[litova lingvo|litove]] '''Kuršių nerija''', [[germana lingvo|germane]] '''Kurische Nehrung''', [[rusa lingvo|ruse]] '''Куршская коса''' - estas mallarĝa teritorio inter [[Klaipėda]] ([[germana lingvo|germane]] ĝis 1923 ''Memel'') en [[Litovio]] kaj [[Lesnoje]] ([[germana lingvo|germane]] ĝis 1945 ''Sarkau'', prononco "'''Zar'''kaŭ", [[litova lingvo|litove]] ''Sarkuva'') en eksa [[Orienta Prusio]], la hodiaŭa [[regiono Kaliningrado]] apartenanta al [[Rusio]]. De nordo al sudo la duoninsulo longas 98 kilometrojn, el kiuj hodiaŭ 52 apartenas al Litovio kaj 46 al Rusio. De okcidento al oriento ĝi ĉie larĝas malpli ol 4 kilometrojn: la plej larĝa loko, 4 kilometrojn norde de [[Nida]], ampleksas 3,8 kilometrojn, la plej mallarĝa, ĉe Lesnoje, 380 metrojn. Nur ĉe la suda pinto la duoninsulo havas konekton al la Eŭropa kontinento: okcidente troviĝas la [[Balta Maro]] kun kontinua plaĝo el tre fajna sablo, oriente la '''[[Kurona Laguno]]''' ([[litove]] '''KuršiųKuršių marijos''', [[germane]] '''Kurisches Haff'''), en kiun sudoriente enfluas la rivero [[Nemunas]], kaj norde la kontinento kun la havena urbo [[KlaipėdaKlaipėda]] proksime videblas. La [[istmo]] inter la maro kaj la laguno ĉe KlaipėdaKlaipėda larĝas proksimume 300 metrojn, kaj teknike estus simple konstrui ponton, sed por limigi la trafikon al la duoninsulo oni konscie rezignas pri tio, tial ke nur du pramo-linioj, inter ili unu nur por piedirantoj kaj nur la dua ankaŭ por aŭtoj kaj kamionoj, ligas la kontinentan parton de Litovio kaj la duoninsulan.
 
== Etimologio de la nomo ==
Linio 12:
[[Dosiero:La laguno en Nida.jpg|thumb|right|<center>La [[Kurona Laguno]] en Nida]]
[[Dosiero:Juodkrantė ŝtona parko 3.jpg|thumb|right|<center>Memorejo pri la aligo de la duoninsulo al la [[UNESKO]]-listo pri [[Monda Kulturheredaĵo de Unesko|mondaj heredaĵoj]]]]
Ekzistas asfaltita strato (R 515), kiu de nordo al sudo preskaŭ komplete pasas la tutan duoninsulon. En multaj lokoj ĝi pasas rekte ĉe la bordo de la laguno, en aliaj partoj trapasas la pinarbaron en la mezo inter la du mara kaj la laguna bordoj. Stratoj al la urbetoj deflankiĝas de tiu "spina" strato. La kilometroŝtonoj de la strato helpas orientiĝi, kie ekzakte sur la longa terpeco oni troviĝas. En la rusia parto la numerigo komenciĝas ĉe la ŝildo "Kurona Duoninsulo" ĉe la vilaĝo ''Zelenogradsk'' (germane ''Cranz'') kaj finiĝas (kilometro 46) ĉe la rusia-litovia limo. En la litova parto maldekstraflanke skribiĝas la distanco al la rusia-litova limo, dekstre la distanco ĝis la kajo de la pramo al Klaip&#x117;daKlaipėda.
 
Krom la piediranta kaj la aŭta pramo inter Smiltyn&#x117;Smiltynė kaj Klaip&#x117;daKlaipėda ekzistas eta ŝipo, pendolanta inter Nida kaj [[&#x160;ilut&#x117;Šilutė]] (germane: ''Heydekrug''). Krome ekzistas rusa busa linio, kiu ligas la rusan parton de la duoninsulo kun la litova, kun Klaip&#x117;daKlaipėda kaj [[Liepaja]] en [[Latvio]], kaj litova busa linio, kiu ligas Nida kun Klaip&#x117;daKlaipėda, [[Kaŭnaso]] kaj [[Vilno]].
 
En Palanga ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj inter alie al [[Frankfurto ĉe Majno]], [[Berlino]], [[Kopenhago]], [[Stokholmo]], [[Oslo]] kaj [[Malm&#xF6;Malmö]]. De la flughavenoj Kaŭnaso kaj Vilnius eblas per buso same atingi la regionon. Al [[Flughaveno Kaŭnaso|Kaŭnaso]] el diversaj eŭropaj urboj ankaŭ flugas la kompanio [[Ryanair]], kiu foje ofertas aparte malmultekostajn flugojn. Ekzistas internaciaj pramkonektoj de Klaip&#x117;daKlaipėda trans la Balta Maro al pluraj havenoj de Germanio kaj Skandinavio.
 
Kaj la litova kaj la rusa parto de la duoninsulo estas Naciaj Parkoj. Envojaĝante la urban komunumon ''Neringa'' per aŭto, necesas pagi ekologian enirpagon (dum [[2008]] ĉirkaŭ 20 [[Litova lido|Lidoj]], pli-malpli 6 [[Eŭro|Eŭroj]]j), kiu por peraŭtaj vojaĝantoj el "kontinenta Litovio" aldoniĝas al la kostoj de la pramŝipo (po aŭto ĉirkaŭ 30 Lidoj, pli-malpli 9 Eŭroj). Ekde [[2000]] la Kurona Duoninsulo estas [[Monda Kulturheredaĵo de Unesko|monda heredaĵo]] de [[UNESKO]] laŭ la listo pri elstaraj kulturaj pejzaĝoj.
 
<!-- Geologio: detalaj klarigoj en la germanlingva artikolo -->
Linio 26:
 
=== en la litova parto: ===
La urbetoj/vilaĝoj krom Kopgaila kaj Smiltin&#x117;Smiltinė estas unuigitaj en la urba komunumo [[Neringa]].
# [[Kopgalis]]: urboparto de Klaip&#x117;daKlaipėda, tie ne troviĝas multe pli ol la Nacia Mara Muzeo de Litovio kun Delfinejo kaj eksteraj eksponaĵoj (ŝipoj kaj malnovaj fiŝistaj domoj)
# [[Smiltynė]] (germane: ''Sandkrug'') - km 51/0: urboparto de Klaip&#x117;daKlaipėda
# [[Alksnynė]] (germane: ''Erlenhain'') - km 43.0/8.0
# [[Juodkrantė]] (germane: ''Schwarzort'') - km 31.3/19.7
Linio 43:
[[Dosiero:Curonian spit.jpg|thumb|200px|<center>dunoj alproskimiĝas al Pervalka]]
 
La litova parto de la duoninsulo estas ŝatata vojaĝocelo ne nur por litovoj, sed ankaŭ por germanoj kaj pli kaj pli ankaŭ por prosperaj poloj, rusoj kaj [[belarusoj]]. La plej multaj hoteloj, ferioloĝejoj, kampadejoj kaj restoracioj troviĝas en Nida, dua plej grava turisma centro estas Juodkrant&#x117;Juodkrantė, sed ankaŭ en la pli etaj vilaĝoj eblas ferii. Kompare al la tre viva kaj relative brua feriocentro [[Palanga]] 25 kilometrojn norde de Klaip&#x117;daKlaipėda, kie familioj ankoraŭ noktomeze promenas tra la stratoj plenaj ke subĉielaj restoracioj kaj ĉiuvespere okazas plurloke koncertoj de iuj konataj litvoaj popmuzikaj grupoj, feriado sur la Kurona Duoninsulo estas multe pli trankvila - taŭga por feriemaj urbanoj, kiuj volas malbruon kaj dum la ferio ne nepre bezonas diskotekojn.
 
La rusa parto de la duoninsulo kontraste havas malmultan turisman infrastrukturon. La malmultaj feriantoj sur tiu ĉi flanko plejgrandparte venas el la kaliningrada regiono, iuj el [[Belarusio]]. Multaj Kaliningradanoj havas semajnfinajn dometojn, kiujn ili ludonas favorpreze. Ekzistas du ruslingvaj feriokampadejoj por infanoj.
Linio 55:
{{el}} [http://whc.unesco.org/sites/994.htm paĝo de UNESKO]
{{el}} [http://www.nerija.lt/ oficiala paĝaro de la nacia parko (litove, angle kaj ruse)]
{{el}} [http://www.keltas.lt paĝoj pri la pramoj Klaip&#x117;daKlaipėda-Smilytn&#x117;Smilytnė (litove, angle kaj ruse)]
{{el}} [http://www.palanga-airport.de paĝoj de la flughaveno Palanga (litove, angle kaj ruse)]
{{el}} [http://www.litauen-info.de/4images/categories.php?cat_id=7 fotogalerio]
Linio 92:
[[it:Penisola di Neringa]]
[[ja:クルシュー砂州]]
[[ka:კურშის ცელა]]
[[lt:Kuršių nerija]]
[[lv:Kuršu kāpas]]