Pál Balkányi: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
PaulP (diskuto | kontribuoj) {{vivtempo}} |
||
Linio 1:
'''BALKÁNYI Pál (Paŭlo)''' (balkanji), (ps. Vera Nurhom; P. B.)
▲'''BALKÁNYI Pál (Paŭlo)''' (balkanji), (ps. Vera Nurhom; P. B.), (naskiĝis la [[11-a de marto|11-an de marto]] [[1894]] en [[Budapest]] - mortis la [[25-a de februaro|25-an de februaro]] [[1977]] en [[Budapest]]) estis hungara esperantisto, bankoficisto.
Li eklernis la Internacian Lingvon en [[1909]] kaj rapide fariĝis unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto, por resti tia preskaŭ sep plenajn jardekojn. De [[1912]] li laboris energie kaj tre diversflanke por [[Esperanto]]. Al la nomo de Balkányi oni ligas en [[Hungario]] la unuan Esperanto-ekspozicion en lernejo, okazintan jam en [[1913]].
En [[1918]] li fondis la Propagandan Komitaton sub prezidanteco de famaj hungaroj, samjare aranĝis Esperantan fakon en la Budapeŝta Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare Esperanto-Standon ĉe la Budapeŝta Internacia Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Jam en 1919 li fariĝis delegito kaj en 1922 ĉefdelegito de UEA, kiujn funkciojn li modele plenumis dum pluraj jardekoj.
Multon li zorgis pri la gazetara propaganda servo. La Internacia Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzis grandskale Esperanton. De 1929 li organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la Budapeŝtan komercan ĉambron en la konferencoj de [[Venezia]], [[Paris]] kaj [[Frankfurt]], parolis eksterlande kaj en Budapeŝto per radio Esperante. Entute depost la milito la plej fervora hungara propagandisto. Estis kunlaboranto de ''La Revuo, HDE'' k. a. Verkis kelkajn novelojn.
Kiel profesia banka kaj komerca funkciulo, Balkányi iniciatis multajn aplikojn de la Internacia Lingvo en tiuj medioj. Al lia nomo ligiĝas sennombraj prelegoj pri Esperanto, kursoj, ekspozicioj, amasego da informaj artikoloj, grandega korespondado kaj enorma kvanto de ĉiaspeca praktika laboro movada inkluzive la organizon de forta kaj modela informa fako, kiu rezultigis centojn da artikoloj kaj novaĵoj pri Esperanto en la hungara gazetaro.
Linio 17 ⟶ 14:
==Verkoj==
*
*Sós, Ernest:
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj]]
{{EdE|B}}
|