Parametro (muziko): Malsamoj inter versioj

== Parametroj de komponaĵo ==
 
La traktado de la sonkoloro kiel parametro estis problema ekde la komenco. KarakterizajKarakterize la unuaj seriaj komponaĵoj estis verkitaj por piano, ili komence flankenlasis la problemon. ''Mode de valeurs et d´intensités'' de [[Olivier Messiaen]] (1949) komence konsideris la parametrojn tonalto, tondaŭro kaj ekfrapmaniero. Tonaltoj ĉi tie ne aperis absolutaj, sed separitaj laŭ „sonkvalito“ (la tono „c“ estas traktita sendepende de sia oktavsituo kaj per tio de sia fakta frekvenco) kaj „registro“. La provo formi la parametron sonkoloro sisteme kondukis al sonsintezo kaj per tio al [[elektronika muziko]].
 
Sekvatempe oni „parametrigis“ pli kaj pli tavolojn de komponaĵo: Karlheinz Stockhausen enkondukis en sian 5-kanalan sonbendkomponaĵon ''Gesang der Jünglinge'' (1955–56) la parametron „spaco“, do strukturis sonmovoj en la spaco. Iannis Xenakis organizis en sia orkestraĵo ''Metastaseis'' (1953–54) densogradoj de la muzika okazaĵo. Finfine oni aplikis la nocion parametro sur ĉiu dimensio de muziko, kiu estis alirebla al kompona ekkapto kaj estis ordigebla en skaloj kaj / aŭ kvantifigebla.
25 926

redaktoj