Filologio: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto modifo de: ar:فقه اللغة; cosmetic changes
(+ligo al Literaturaj verkoj)
e (roboto modifo de: ar:فقه اللغة; cosmetic changes)
'''Filologio''' (de la greka φιλολογία, ''philología'', "amo al lingvo") estas unuiĝo de kelkaj [[scienco]]j ([[lingvistiko]], [[literaturologio]], [[tekstologio]] k. a.), kiuj esploras la homan [[kulturo]]n per analizo de [[teksto]]. Alivorte, per ''filologio'' oni indikas la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian), kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ilia socia kunteksto.[[Dosiero:Papyrus.jpg|150px|right]]
 
Kvankam kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel [[Platono]], jam uzis la vorton, estis [[Friedrich August Wolf]], en la [[18-a jarcento]] kiu uzis unue la vorton en moderna senco. Vere, Wolf faris [[vortludo]]n, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" ([[1795]]), oni demandis lin, al kiu studobjekto tiu libro apartenas, laŭdire, li respondis "Filologio", kiu povas signifi "amo al lingvo", sed ankaŭ "mia propra scienco" (''philos'' ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(ies) propra"). [[Dosiero:Old book bindings.jpg|150px|left]]
 
 
En siaj unuaj tempoj la historilingvistiko ankaŭ estis nomita "[[kompara filologio]]", ĉar ĝi estis, pleje, komparo inter malnovaj skribaj lingvoj. Estis [[August Schleicher]], kiu apartigis la historilingvistikon disde filologio per rigida [[pozitivismo|pozitivisma]] klasifikado, sed anglalingvanaj aŭtoroj plu uzis la du konceptojn sen distingo.
 
== Ĝeneralaj konceptoj ==
 
Ĉiu parolaĵo aŭ skribaĵo (teksto) estas produkto de homa lingva grupo. Ĉiu parolanto aŭ skribanto estas reprezentanto de sia lingva grupo. La ĉefa diferenco inter teksta filologio kaj kampa lingvistiko estas tio, ke la dua povas intervjui informantojn kaj la unua ne. Kompense filologo povas uzi tekstojn, kiuj ampleksas pli grandan tempoperiodon. Bona filologo devas esti samtempe bona tekstologiisto kaj bona lingvisto.
 
=== Metodologio ===
 
La ĉefa okupo de filologo estas klarigi tekstojn, do, unue, li devas akiri tekston. La akiro de teksto estas tre interesa kaj aventura laboro; en tiu fazo filologo estas kvazaŭ detektivo. Oni povas legi la faman verkon de [[Umberto Eco]], ''[[La nomo de la rozo]]'', kiu estas, interalie, romano pri provo akiri tekston por studi ĝin. [[Richard Francis Burton]], [[Paul Emile Botta]] kaj aliaj faris grandajn kaj aventurajn vojaĝojn por akiri tekstojn, ekzemple de [[Kamasutro]]. Aliaj tekstoj estis akiritaj tute hazarde, kio okazis al la [[Pergamenaro de la Morta Maro]], aŭ simple restas en [[biblioteko]]j kaj [[arĥivejo]]j.[[Dosiero:Gutenberg Bible.jpg|150px|right]]
Post akiri tekston, filologo faras la [[recenzo]]n ([[latina lingvo|latinlingve]] ''recensio''), tio estas esplori ĉiujn konatajn informojn pri la teksto, ĉiujn eldonojn, versiojn kaj malrektajn citaĵojn. En tiu fazo oni konsideras tiel la manskribajn kaj presitajn kopiojn de la teksto (rekta tradicio) kiel tradukojn, citaĵojn, komentariojn, ktp. La '''kolacio''' (latinlingve ''collatio'') kaj forigo de senutilaj aŭ identaj ekzempleroj ankaŭ estas partoj de '''recenzo'''.
 
La '''Kolacio''' (''collatio''), estas la komparo de ĉiuj atestoj pri la teksto, uzante unu el ili kiel bazan tekston, nomatan '''ekzemplo al kolacio'''. Por elekti la tekston, kiu estu ekzemplo al kolacio, oni devas trovi tiun, kiu prave estus plej proksima al la originalo. Pro tio oni bezonas rigardi la ekeston de teksto kaj ĝian eksteran historion, t. e., kie kaj kiel ĝi estis trovita, de kiu, kie ĝi restis, dum kiom da tempo, ktp. En tiu fazo, ankaŭ estas detektiveca ago por trovi falsaĵojn, ŝanĝojn dum la tempo, ktp. Oni devas studi tipojn de [[kaligrafio|kaligrafiaĵokaligrafiaĵoj]]j, de [[plumo]]j, de [[inko]], ktp.[[Dosiero:A Specimen, by William Caslon, Letter-Founder, Cyclopaedia, 1728, Vol 2.jpg|thumb|250px|right|Specimenaro de skribfontoj kiuj uzeblas por komparado de tekstoj de la 18-a jarcento]]
 
Fine de kolacio, post komparo de ĉiuj atestaĵoj, la filologo forigas ĉiujn senutilajn ekzemplerojn, aŭ ĉar ili estas nur identaj kopioj, aŭ ĉar ili estas falsaj, aŭ pro iu alia kialo. Tiun forigon oni latine nomas ''eliminatio codicum descriptorum'' (forigo de identaj kopioj).
Fine, la filologo faras la '''prezentadon''' de teksto, t. e., la analizon pri ĝi, kiu estas la vera celo de la filologia laboro. En la prezentado la filologo rajtas uzi ĉiujn konatajn metodojn de ĉiuj skoloj; li povas elekti fari filozofian, artan aŭ sciencan studon de la verko.
 
== Historio ==
 
Ekde la antikva tempo la studo kaj interpretado de tekstoj estas zorgo de homoj. En la antikva [[Egiptio]], en [[Ĉinio]] kaj ĉiuj aliaj civilizacioj, kie estis skribo, oni tuj malkovris, ke la tekstoj pasas al sekvaj generacioj. Mirinde, tiu fakto ŝajnas plej ofte konstatebla rilate al religiaj kaj magiaj tekstoj, do tiuj popoloj zorgis ĉefe trovon de magiaj formuloj kaj [[rito]]j en la sanktaj libroj, kies ĝusta interpretado donus al ĝia posedanto grandajn povojn kaj riĉaĵojn.
 
En la fino de la antikva tempo, kiam jam estis granda kvanto da [[literaturaj verkoj]], oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto, kiu meritis tian studadon en Okcidento, estis [[Homero]], multajn jarcentojn antaŭ Kristo.
 
Je la fino de la [[Mezepoko]], la studado de tekstoj gajnis novan impulson pro juraj disputoj inter [[feŭdo|feŭdaj]] sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure; pro tio ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, naskis la [[Renesanco|renesancarenesancan]]n intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum la Renesanco tiu studo multe pligrandiĝis kaj pligraviĝis.
 
En la [[18-a jarcento]] [[Friedrich August Wolf]] ([[1759]] – [[1824]]) kreis la modernan koncepton de filologio, t. e., studo kies kerno estas la teksto. Wolf kaj lia skolo postulis, ke tiuj aliaj konoj bezonataj por la interpretado de teksto (lingvistiko, historio, erudicio) ne estas necesaj, sed helpaj, ne kernaj en filologio.
Tuj post la fino de la [[Malvarma milito]] oni vidis, ke la novaj metodoj, ĉefe de Foucault, estas aplikeblaj ankaŭ al malnovaj tekstoj. Oni povas interpreti tekstojn de [[Cicerono]] aŭ [[Cezaro]] kiel plenajn de kovritaj intencoj kaj analizi poemojn de [[Horacio]] aŭ [[Vergilio]] kiel parton de la politika klopodo de [[Aŭgusto]] pravigi la [[Romia imperio|Romian imperion]].
 
== Famaj filologoj ==
 
* [[Friedrich Nietzsche]] filozofo kaj filologo, unu el la plej universale influaj pensistoj.
* [[Victor Klemperer]].
 
== Vidu ankaŭ ==
 
*[[Bibliofilo]]
*[[Versiklo]]
 
== Eksteraj ligoj ==
{{Aŭdioartikolo|eo-Filologio.ogg|27.07.2006}}
* (hi) [http://www.unizar.es/departamentos/filologia_inglesa/garciala/bibliography.html A Bibliography of Literary Theory, Criticism, and Philology (ed. José Ángel García Landa, University of Zaragoza, Spain)]
[[Kategorio:Filologio|*]]
 
[[ar:فيلولوجيافقه اللغة]]
[[bg:Филология]]
[[bn:সাংস্কৃতিক ভাষাতত্ত্ব]]
148 507

redaktoj