Optika iluzio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Optinė apgaulė
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sq:Iluzioni optik; cosmetic changes
Linio 12:
:'''psikologiaj iluzioj'''
 
== Fiziologiaj iluzioj ==
 
[[Dosiero:Bildo2.jpg|right|bildo 2]]
Linio 18:
Tio estas iluzioj, kiuj koneksas kun '''surradiado''' (hela areo sur malhela fono ŝajnas esti pli hela ol malhela areo sur hela fono) kaj '''kontrasto''' ([[griza]] areo sur pli hela fono havas alian [[lumo|lumecon]], t. e. ĝi tralasas aŭ disige reflektas pli grandan aŭ malpli grandan parton de la enfalanta lumo).
 
Signifon de la kontrasto povas demonstri la bildo 2 kaj la bildo 3, kiun ni unuavide interpretas kvazaŭ certan nombron de [[nigra|nigraj]]j formacioj. Sed se ni limigos subajn kaj supraj borderojn de tiuj ĉi formacioj per malhelaj strioj, ni konstatos, ke pri surskriboj kunmetitaj el helaj literoj '''ATI''' (respektive '''LIFT''').
 
[[Dosiero:Kanizsa triangle.svg|right|bildo 16]]
Linio 32:
 
[[Dosiero:Bildo1.jpg|right|bildo 1]]
Pli komplikaj estas optikaj iluzioj koneksantaj kun [[koloro|kolora]] kontrasto. Tiujn ĉi aperaĵojn eblas apliki dum ekzamenoj de kolorsentoj (bildo 1 – homo nedistinganta [[ruĝa|ruĝan]]n koloron kaj [[verda|verdan]]n koloron vidus sole literon N), per konvena kolora kontrasto oni atingas en pentroarto, grafik-arto kaj fotograf-arto apartajn efektojn. Validiĝas ankaŭ psikologia agado de koloraj lumoj. Ruĝa, [[oranĝa]] kaj [[flava]] koloroj agadas varme, [[blua]] lumo kaj nuancoj, en kiuj superas la [[blua]] lumo, evoluigas senton de malvarmo. Helaj tonoj agadas gaje, malhelaj peze. La ruĝaj (kaj en pli malgranda mezuro ankaŭ la oranĝaj kaj la flavaj) impresas, kvazaŭ ili paŝus antaŭen (el la bildo eksteren), la blua male, kvazaŭ ĝi paŝus fonejon. (En tiu ĉi aperaĵo partoprenas ankaŭ kolora difekto de la okulo.) La flava koloro agadas decentrokure, t. e. ĝi vekigas impreson, ke ĝi transpaŝas la limojn de la areo, kiun ĝi okupas, la blua koloro encentrokure, t. e. ŝajne ĝi kuntiriĝas el la perimetro al la centro. (Eĉ ankaŭ tio koneksas kun ecoj de la okulo, kiu estas pli sentema al flava lumo ol al la blua.)
 
== Geometriaj optikaj iluzioj ==
 
Inter [[geometrio|geometriajn]] optikajn iluziojn apartenas tiuj, kiuj estas fonditaj je geometriaj ecoj de la bildigitaj objektoj, en kiuj partoprenas geometriaj bildigoj.
 
=== Ekzemploj de geometriaj iluzioj ===
 
[[Dosiero:Zollner illusion.svg|left|280px|bildo 4]]
Kvankam tio ne ŝajnas, sur la bildo 4 la longaj [[absciso|abscisoj]]j estas reciproke paralelaj. La mallongaj abscisoj, per kiuj estas la oblikvaj [[paralelo|paraleloj]]j haĉitaj, kaŭzas ilian ŝajnan diverĝon respektive konverĝon. Sur la bildo 5 estas situacio analogia – ĉe ebena [[kvarangulo]] sekve de subaĵo ŝajnas al ni el cirkonferencoj, ke ĝiaj edroj estas kurbiĝintaj. En la fakto temas pri ordinara [[kvadrato]].
[[Dosiero:Bildo5.jpg|right|bildo 5]]
 
[[Dosiero:Mond-vergleich.svg|130px|right|bildo 6]]
Kompara iluzio laŭ Müller-Lyer sur la bildo 6 montras relativiton de okul-perceptoj kaj samtempe tre limigitan kapablecon memori kaj ĝuste interpreti konon de absoluta grandeco de objektoj. La mezaj cirkonferencoj en ambaŭ partoj de la bildo estas la samaj. Kompare kun cirkonferencoj de diferencaj [[radiuso|radiusoj]]j, per kiuj ili estas ĉirkaŭitaj, ili montriĝas kvazaŭ diverse grandaj. Du la samaj [[desegnaĵo|desegnaĵoj]]j, kiuj diferenciĝas pro percepto de grandeco, estas sur bildo 7.
 
[[Dosiero:Jastrow illusion.svg|250px|left|bildo 7]]
Linio 55:
Transiron inter iluzioj [[geometrio|geometriaj]] kaj psikologiaj kreas iluzioj perspektivaj. En la fakto temas pri observado de sistemoj de linioj kaj per ili limigitaj ebenaj formacioj kaj pri ilia interpreto, dum kiu okazas konfronto kun vivsperto. Se ni komprenas la sistemon de abscisoj kun komuna fuĝlinio kiel perspektiva bildigo de spaco (kaj pro spertoj ni havas tian interpreton fiksita), „la plej malproksima“ staturo montriĝas al ni kvazaŭ la plej granda, kvankam en la fakto ili estas ĉiuj same grandaj (bildo 10).
 
== Psikologiaj iluzioj ==
 
[[Dosiero:Bildo11.jpg|left|bildo 11]]
[[Dosiero:Bildo12.jpg|right|bildo 12]]
[[Dosiero:Bildo13.jpg|left|bildo 13]]
[[Psikologio|Psikologiaj]] iluzioj plejparte validiĝas dum observado de ebenaj modeloj, kiuj per siaj konfigurado estas esprimontaj projekcion de tridimensia objekto kaj al kiu ni konscie aŭ senscie aljuĝas tiun ĉi spacan karakteron. Temas pri grupo da iluzioj, al kiu apartenas decidadoj markataj kiel bilda inverso. Ili estiĝas ĉiam, kiam [[desegnaĵo]] (bildo) allasas diversan interpreton de spaco. Klasika bildo estas [[ŝtupo|ŝtuparejo]] de Schröder (bildo 11), kiu povas montriĝi kvazaŭ observata de supre aŭ de sube (ĝi povas montriĝi kvazaŭ ŝtuparejo, [[niĉo]] aŭ [[papero]] faldita en „[[harmoniko]]n“). Interesaj psikologiaj iluzioj estas desegnaĵoj, kiujn ni klopodas interpreti kvazaŭ tridimensiaj objektoj kaj samtempe ni konstatas, ke tiaj objektoj ne povas ekzisti. Sur la bildo 12 estas formacio, kies malsupran parton eblas prezenti kvazaŭ tridimensian objekton de [[paralelogramo|paralelograma]] ([[kvadrato|kvadrata]]) tranĉo, la supran poste kvazaŭ sistemon de [[tri]] [[cilindro|cilindroj]]j. Spaca interpreto de [[desegnaĵo]] sur bildo 13 ankaŭ kontraŭas al niaj spertoj. Sur „eterna“ ŝtuparejo sur la bildo 15 eblas senĉese ascendi aŭ sinki.
[[Dosiero:Impossible staircase.svg|220px|right|bildo 15]]
 
== Praktika uzo de optikaj iluzioj ==
 
La optikaj iluzioj ne servas sole por amuzigi homojn, sed en vico da profesioj ili estas respektataj kaj celkonscie eluzataj. Ili estas uzataj ĉie tie, kie estas atingota certan optikan agadon - pentroarto, [[arkitekturo]], skulpt-arto, propon-arto, [[fotografio]] (konvena aranĝo – frizaĵo, koloro de vestoj, lumigo ktp.), okul-optiko (formo kaj koloro de okulvitra kadro...) ks. Tiujn ĉi aperaĵoj studas [[oftalmologo|oftalmologoj]]j kaj [[fiziologo|fiziologoj]]j, ĉar kelkaj el optikaj iluzioj povas signifi okuldifekton.
 
Iam kiel kaŭzon de optikaj iluzioj oni konsideras la neperfektecon de optika sistemo de homa [[okulo]]. Sed tiu ĉi interpreto estas tre mallarĝigita kaj en vico da priskribataj aperaĵoj eĉ malĝusta. Malkonkordo de okulpercepto kaj la fakto estas rezulto de komplikaj, preskaŭ samtempe okazantaj [[fiziologio|fiziologiaj]], [[psikologio|psikologiaj]] kaj pluaj funkcioj, kiuj validiĝas komplekse.
 
== Sorĉoj kaj linioj de perspektivo ==
[[Dosiero:BildoA.jpg|center|Ĉu tiu ĉi bildo estas vera aŭ tio estas nur fantazio de pentristo?]]
<center>Ĉu tiu ĉi bildo estas vera aŭ tio estas nur fantazio de pentristo?</center>
Linio 88:
[[Dosiero:BildoI.jpg|center|Iluzio ŝanĝanta perspektivojn]]
<center>Iluzio ŝanĝanta perspektivojn</center>
=== Kion vi vidas kiel la unua sur tiuj ĉi bildoj? ===
[[Dosiero:BildoJ.jpg|center|Ĉu vizaĝon kun okulvitroj aŭ surskribon "Liar"?]]
<center>Ĉu vizaĝon kun okulvitroj aŭ surskribon "Liar"?</center>
Linio 101:
<center>Rigardu punkton meze de rondo kaj movadu per la kapo antaŭen kaj malantaŭen. Tio estas nova maniero de animacio.</center>
 
== Iluzioj, kies klarigon postulas [[matematiko]] ==
 
Per nura alimetado de formacio kun areo 8.(5+3)=64 kvadrataj mezurunuoj estiĝos formacio kun areo 5.(8+5)=65. Kie estas eraro?
Linio 147:
{{projekto|commons=Category:Optical illusions}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.ophtasurf.com/en/illusion.htm Selection of the world's best optical illusions]
Linio 183:
[[sk:Optický klam]]
[[sl:Optična iluzija]]
[[sq:Iluzioni optik]]
[[sv:Optisk illusion]]
[[th:ภาพลวงตา]]