Edvard Beneš: Malsamoj inter versioj

29 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto aldono de: yi:עדווארד בענעש; cosmetic changes
(Adaptetis jen kaj jen laŭ pluraj regularoj)
e (roboto aldono de: yi:עדווארד בענעש; cosmetic changes)
Unu el la plej tragikaj kaj samtempe la plej rimarkindaj personecoj de la ĉeĥoslovaka historio. Dufoje li troviĝis en krizaj momentoj, kiuj signifis sortan rompon por la ĉeĥoslovaka nacio. Dufoje li rolis kiel ludanto kun granda potenco, sed en ambaŭ kazoj li malvenkis. Eble perfidis lin la propra fiero, eble tro granda emfazo por malvarma prudento, eble malbona veto je amikoj. Certe estas, ke neniu alia el la ĉeĥaj regintoj troviĝis en tiel gravaj situacioj kiel la sekvanto de [[Tomáš Garrigue Masaryk|Masaryk]]. Tial historiistoj ĝis hodiaŭ ne ĉesis disputi, ĉu temis pri grave ekzamenata politikisto de supermezaj kapabloj aŭ prefere pri la politikisto ambicia kaj potencavida, kiu ne sukcesis.
 
== Vojo al [[Praga burgo]] ==
 
=== Ĉu [[pastro]] aŭ [[ŝuo|ŝuisto]]? ===
 
Li naskiĝis kiel la deka infano en dometula familio en [[Kožlany]]. Lia patro [[Matěj Beneš]], laborema kamparano, vendisto, pli malfrue proprumanto de brikfabriko, ne havis tempon por la infanoj pro la laboro, kaj pri la malgranda Edvard zorgis liaj gefratoj.
 
Ambaŭ liaj gepatroj estis kredantoj, katolikoj. Ankaŭ Eduard (kiel Edvard li komencos skribi sin nur pli malfrue) iradis kiel malgrandulo en preĝejon kaj ambaŭ liaj gepatroj deziris, ke ilia plej juna filo fariĝu [[pastro]]. La preĝejo estis en komencoj de kariero de Beneš, same kiel ĉe Masaryk. Li ministradis, li trairis tra unua komunio, sed poste io ŝanĝiĝis. La gepatroj do elektis por li alian profesion. Li estis finlernonta [[ŝuo|ŝuistan]] metion. Sed Beneš ŝatas librojn kaj allogas lin klereco. Tial li fine estas celanta por studi [[Prago|Pragon]]n. Somere de [[1904]], malongtempe post festo de sia 20-a naskiĝotago, li abiturientiĝis. Sed en severaj rilatoj de aŭstriaj gimnazioj li estis neniel sukcesa, tamen vojo al universitato estis malfermita.
 
=== Fuĝo ĝis Parizo ===
 
La mondo de enuigaj prelegoj tro ne ravis lin. Ĉar kvar jaroj da studado ŝajnis al li tro longaj, li decidiĝis alie. Aranĝinte [[prokrasto]]n de sia militservo li foriris studi en [[Parizo|Parizon]]n en fama [[La Sorbonne|Sorbono]]. Lingva ekipo ne mankis al li – li sciis [[germana lingvo|germane]], [[franca lingvo|france]] kaj [[angla lingvo|angle]], pli malfrue li eklernis [[itala lingvo|itale]] kaj [[rusa lingvo|ruse]].
 
Ĉar li havis nenian monon, forveturonte li interkonsentis kun redakcio de ĵurnalo pri sendado de kontribuaĵoj, kiuj poste certigis lian vivtenadon. En Parizo li renkontiĝis kun Anna Vlčková. La junulino devenis el germana vilaĝo [[Deutzendorf]], situanta en [[Sudetoj]] proksime de [[Osek u Teplic]]. La unuaj kontaktoj estis fridaj. Beneš havis por junulinoj nek tempon nek humoron. Ili propre pli rompis lian programon forkondukante lin de liaj celoj. Kiam li eksciis, ke Anno estas enamiĝinta lin, li volis tuj ĉiujn interrilatojn ĉesigi. Sed li ne faris tion.
Sed tuj de komence ili devis klarigi al si la sent-rilaton. Beneš postulis ekzamenon, li volis ekkomenci nenian am-aventuron. Se li estis havonta edzinon, poste tio devis esti ĝusta, por la tuta vivo. Nenia flirto, nenia am-ŝercado. De sia edzino li postulis ne nur zorgon pri la familio, sed ankaŭ spiritan dimension, komprenon por lia laboro, viv-apogon. Ĉar li antaŭe estis trompita de junulino, kies nomo estis ankaŭ Anno, Beneš petis Annon Vlčková, ĉu ŝi povus alinomiĝi – ŝi ne estis kontraŭ kaj la ĉeĥa historio konas ŝin sub nomo [[Hana Benešová]].
 
=== Sekulo sen humoro ===
 
Aŭtune de [[1908]] li revenis [[Prago|Pragon]]n kaj tuj li ricevis baton sub zonon. [[Praga Universitato]] rifuzis agnoski lian francan doktorecon kaj Beneš devis iri denove antaŭ komisiono. Kiam li estis 25-jara, li petis pri la mano de Hana kaj en [[novembro]] de [[1909]] ili geedziĝis. Beneš laboras plenajn tagojn: li prelegas, verkas artikolojn, tradukas filozofiajn tekstojn. La unuan libron li tradukis jam en sia 20-a jaraĝo – tio estis ''Mortigisto,'' fama romano de [[Émile Zola]]. Sed Beneš diferencis de Masaryk. Masaryk havis ĉarmon, Beneš estis sekulo. Mankis al li fajrero, li ne sciis ridi. Li ne havis sencon por humoro, lia mondo estis serioza. Pli malfrue li diris: „Oni ne estas havonta pli ol unu pasion. Iu drinkas, la alia flugas post virinoj, la tria kartludas. Mia pasio estas politiko.“
 
=== Falsa pasporto ===
 
En la jaro [[1913]] li fariĝis privata docento kaj en filozofia fakultato li publikigis prelegojn el fako de [[filozofio]] de [[historio]]. Kaj vera milito komenciĝis – la [[unua mondmilito]]. En [[marto]] de [[1915]] li vojaĝis al Masaryk malantaŭ fronto – tien kaj reen li kunveturis sekretajn materialojn. Post kelke da monatoj li decidiĝis por daŭra foriro eksterlanden. Lia transiro estis sufiĉe kuraĝa. Li havis falsan pasporton, kiun li mem faris. Li vojaĝis ĝis [[Cheb]] kaj plu ĝis [[Munkeno]], de kie li transiris ĝis [[Svislando]].
 
=== Aŭstria spiono ===
 
Beneš estis kelkfoje arestita. Kiam li alteriĝis en [[Anglio]], ili konsideris lin [[Aŭstrio|aŭstria]] spiono kaj tuj li estis arestita. Nur pro interveno de Masaryk ĉio klariĝis kaj Beneš revenis [[Parizo|Parizon]]n. Angloj arestis lin sume trifoje kaj en franca malliberejo li estis dufoje. Per tio li komencis unikan ĉeĥan tradicion: escepte de Masaryk (tiu estis kondamnita pro partujperfido al mortpuno) ĉiuj ĉeĥaj prezidantoj pasigis monatojn kaj jarojn en malliberejo.
 
=== Reveno de venkintoj ===
 
En [[Ĉeĥoslovakio]] oni solenas la unuan respublikon, sed Beneš restas senĉese en fremdlando. Li partoprenis en packonferencoj interkonsentante la estontecon de la ŝtato.
La reveno de Beneš estas same fama kiel de Masaryk. Ja estas revenanta la ministro de la aferoj eksterlandaj kaj la plej proksima aliancano de Masaryk.
 
=== Politika ludanto ===
 
En ĉeĥan politikon Beneš eniris kiel agnoskata diplomato. En la jaro [[1920]] prezidanto de naciaj socialistoj prezentis lin per vortoj: „Li ne drinkas, ne fumas, ne dancas, li ne havas amantinojn, li ne elserĉadas komunumon, li ne kartludas. Dio mia, kion li do faras?“ Li faris politikon. Li estis seninterrompe 17 jarojn ministro de la aferoj eksterlandaj. Tio estas unikaĵo – ne nur en [[Ĉeĥio]], sed ankaŭ en la mondo. Laŭ brita [[Encyclopaedia Britannica]] li akiris baldaŭ markon de unu el la plej influaj eŭropaj ŝtatistoj.
 
== En [[Praga burgo]] ==
 
=== Ascendo kaj falo ===
 
Post 18 jaroj, kiam [[Praga burgo]] estis rezervita por Masaryk, estis okazonta la unua elekto de prezidanto, sed fine tiel ne okazis. Denove estis preparita politika komerco. Eĉ [[Vatikano]] helpis, kiu konvinkigis popoldemokratojn, ke ili voĉdonu por Beneš. Beneš estis elektita kiel ĉeĥoslovakia prezidanto.
La longjara kronprinco ĝisatendis, sed longe li ne ĝojis. Jam antaŭe lia ĉefa malamiko estis [[Adolf Hitler]]. Ne tutaj tri jaroj pasis tre rapide kaj venis tragika vojkruciĝo de ĉeĥa historio, la [[munkena interkonsento|Munkeno 1938]]. Beneš eksciis pri perfido de la aliancanoj matene. Li venis en laborejon el banĉambro, ankoraŭ en piĵamo. Plej multe vundis lin konduto de la lando, kiun li tiel konfidis. Li taksis ties konduton per la akraj vortoj: „Tio estas neaŭdata, terura. Tia perfido! Perfida [[Francio]]!“
 
=== Ni ne selos ===
 
Neniu alia prezidanto troviĝis en simila situacio. Munkeno eĉ ne toleros komparon kun [[Praga printempo 1968]]. Sed Beneš sciis, je kiom oni ludas. Minacis pereigo de la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj, bruta soldata interveno. Neniam antaŭe io simila okazis, kaj kiam [[Ĉeĥoslovakio]] troviĝis vid-al-vide al katastrofo, Beneš ne havis forton por alfronti ĝin. „Generaloj foriradis de mi malkontentaj, amarhumoriĝintaj kaj en despera humoro. Kaj mi denove metis por mi la demandon: Ĉu mi decidiĝis en tiu ĉi terura afero ĝuste?“ li skribis pli malfrue.
Ĉiuj ĉirkaŭ li preferis batalon al kapitulaco. En tio estis lia decido ankoraŭ pli dolora. Beneš estis decidiĝanta kun konscio de gravaj perdoj – homaj kaj materialaj. Tial li fine retiriĝis. Li elektis savon je konto de fiereco kaj por prezo de persona honto. Pli malfrue ili demandis [[Jan Masaryk|Janon Masarykon]], kiel ekkondutus lia patro en simila situacio. Li enpensiĝis por momento kaj poste li respondis: „Patro dirus, do ni selos.“
 
=== Fuĝo ===
 
La nacio volis batali. La homamasoj de indignitaj civitanoj venis eĉ en [[Praga burgo|Pragan burgon]]. Miloj da manifestaciantoj postulis demision de la registaro. La burga gardistaro devis barikadi enirejon en la burgan palacon. Beneš travivis personan tragedion. Li konstruis la postmilitan [[Eŭropo|Eŭropon]]n, li partoprenis en kunskribo de ĉiuj kontraktoj kaj kreiĝo de Unuiĝintaj nacioj. La perfido de grandpotencoj tre vundis lin. Laŭ atestantoj li tiam ĉesis regi sin. Ĉio finiĝis je lia kolapso.
 
Li laboris preskaŭ 20 horojn tage kaj liaj nervoj liberiĝis. Li magriĝis je kelke da kilogramoj, li estis fizike elĉerpita kaj psike ĉe rando de senkonsciiĝo. Post munkenaj eventoj li abdikis. Lian parolon transprenis radiodisaŭdigo: „La arbokrono de nia patrujo estas hakita, sed la radikoj de la nacio sidas firme en la tero. Ni malsupreniru al la radikoj, ni koncentru la forton en ilin kaj la krono post tempo ekkreskos de novaj branĉoj,“ li diris en ĝi aldirante, ke li ne forlasas la ŝipon en la ŝtormo. Li forveturis ĝis [[Sezimovo Ústí]], kie li senkonsciiĝis. La elĉerpiĝo alportis akutan atakon de lia kronika [[malsano de Ménier]]. Post 14 tagoj, senĉese malsana, li estas forfluganta kun sia edzino [[Anglio|Anglion]]n.
 
=== Frunte de rezistmovado ===
 
El [[Anglio]] Beneš forveturis en [[februaro]] de [[1939]] ĝis [[Usono]], kie li akceptis postenon de profesoro de [[sociologio]] kaj [[politologio]] en universitato en [[Ĉikago]]. Venis la [[15-a de marto|15-an de marto]] de [[1939]] kaj estiĝo de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]]. Beneš denove eksentis okazon. La okupacio senigis lin de la devligo kaj li povis do eniri en aktivan rezistmovadon por redono de la memstareco. Turniĝinte al grandpotencoj li ekprotestis: La okupacio devas esti solvata en Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj. Vane. Li revenis [[Anglio|Anglion]]n kaj eklaboris. Precize post unu jaro, en [[julio]] de [[1940]], la brita registaro fine agnoskis la [[ĉeĥoslovaka ekzila registaro|ĉeĥoslovakan ekzilan registaron]] kun prezidanto Beneš frunte.
 
Post spertoj kun la perfido de okcidentaj aliancanoj li ĉifoje politike turniĝis al oriento. Sed li postulis de [[Moskvo]] unusignifan devligon, ke ĝi ne intervenu en la politikon de [[Ĉeĥoslovakio]]. [[Iosif Stalin|Stalin]] konsentis kaj certigis lin, ke li ne intervenos en la ĉeĥoslovakajn aferojn. Sed Beneš senkompate kredtrompiĝis. Nur mallonge antaŭ sia morto li ekkonis tragikan profundaĵon de sia eraro.
Li kontraktis kun Stalin la 12-an de decembro en Moskvo. Tiam la Sovetunio donis gatnation pri la estonta ĉeĥoslovaka ŝtato. Dum tiu vizito, ankaŭ Stalin aprobis forpelojn kaj malposedigojn de la germanoj el Ĉeĥoslovakio.
 
=== La malsana venkinto ===
 
Li estis mania pro sopiro reveni al zenito de la potenco, li estis mania pro vidaĵo de repago kaj venĝo. Li estis revenonta kiel venkinto. Kiel triumfanto. Sed ne multaj antaŭsentis, ke li estas revenanta ankaŭ kiel grave malsana viro. Fine de la [[dua mondmilito]] li suferis ripetantan atakon de apopleksio. Hejme bonvenigis lin centmiloj. Sed ĉifoje tio ne estis triumfa reveno de Masaryk, sed alveturo de la laca maljunulo.
En la jaro [[1947]] venis por Beneš plua bato. Ĉifoje ĝi estis multe pli grava. La maldekstra mano kaj kruro de Beneš paraliziĝis, denove li ne povis paroli. Li estis forveturigita ĝis [[Sezimovo Ústí]], la vero pri lia sanstato restis sekretigita. Kuracistoj jam tiam sciis, ke lia malsano estas mortiga.
 
=== La dua Munkeno ===
 
Tiam Beneš komencis ludi kun ideo, ke li forirus el la politiko. Li povus reveni en universitaton kaj prelegi, li volis skribi memoraĵojn. Beneš fine decidiĝis resti en la politiko. Ĝis la amara fino.
Venis eventoj en [[februaro]] de [[1948]]. Post fronta atako de [[komunismo|komunistoj]] venis demisioj de ministroj de demokratiaj partioj. Restis nur la malforta, la malsana prezidanto, kiu estis tenonta la demokration. La duanfojon li troviĝis en la sorta vojkruciĝo, la duanfojon sen triumfoj en la manoj. Beneš timis pro intercivitana milito. [[Klement Gottwald|Gottwald]] minacis kaj insistis per intercivitana milito. Fine li eltiris liston de homoj, por kiuj estas preparita arestigordono. Estis en ĝi multe da amikoj de Beneš. Beneš fine subiĝis – kiel li mem diris – al premo de strato. En oficiala informo eksonis malbonsigna formulo: „La prezidanto forlasis Pragan burgon.“ La prezidanta standardo de Masaryk kun skribaĵo ''La vero venkas'' estis malhisita.
 
== Vojo el [[Praga burgo]] ==
 
=== Furiozanta maljunulo ===
 
Li ne plu veturis ĝis [[Prago]]. Escepto estis partopreno en sepulto de Jan Masaryk – kaŭriĝinta en peltmantelo li similigis homan ruinon. Li venis ankoraŭ unufoje, por ke li prezentu sian lastan publikan prelegon. Tio okazis en [[Universitato de Karolo]], kiu solenis la [[7-a de aprilo|7-an de aprilo]] sian 600 datrevenon de sia fondo.
Ateston pri la stato de la prezidanto donis [[Václav Černý]], kiu vizitis lin printempe en [[Sezimovo Ústí]]. Beneš onidire maljuniĝis je dudek jaroj. Ĉiam malgranda kaj eta politikisto, li ankoraŭ multe pli malgrandiĝis, vestoj pendis sur li, li aspektis kiel marioneto, lia vizaĝo estis kurbiĝinta kaj la movoj baraktemaj. Li ne povis paroli, ofte li devis forkraĉi salivojn, li estis despera kaj senpova. Jam tio ne estis la malvarma politikisto, sed pro kolero kaj pro morto mania homo, kiu ne evitis sen insultoj kaj ploro.
 
=== Kun mitraloj malantaŭ la dorso ===
 
Multe da homoj al Beneš jam ne plu povis veni. Privatan vilaon en [[Sezimovo Ústí]] gardis ŝtata sekreta polico kaj ĉiuj vizitantoj estis kontrolataj. Sed tio ne rilatis al premiero Gottwald, kiu vizitadis Benešon kun novaj leĝoj. Nur en unu kazo Beneš rifuzis postulon de Gottwald. Li ne subskribis novan, komunisman konstitucion.
Pleje li estis bone gardata. Proksima futballudejo, kie oni povus alteriĝi kun aviadilo, estis senĉese gardata de komunisma sekreta polico kaj ĉirkaŭ la sidejo de Beneš estis dislokigitaj eĉ mitralnestoj, preparitaj por forpafi malamikan aviadilon.
 
=== Konstruu al mi kripton ===
 
Vico da civitanoj perceptis Benešon kiel simbolon de demokratio kaj libereco. Malgraŭ tio ke prezidanto jam estis [[Klement Gottwald]], en pragaj stratoj aŭdiĝis skanditaj ekkrioj: „Vivu prezidanto Beneš! Beneš devas iri Pragon!“
El lasta monato de la vivo de Beneš ni havas unusolan ateston, kiun alportis sveda verkistino [[Amelie Posse Brázdová]], kiu apartenis al rondo de la plej proksimaj amikoj de Beneš. Ŝi enpenetris sekrete en la gardatan vilaon la [[19-an de aŭgusto]]. Beneš konfidis al ŝi, per kio Gottwald minacis al li. Li volis inviti sovetajn soldatojn, kiuj estis preparitaj ĉe la limoj. Sur morta lito li denove insultis komunistojn. Mallonge post tio venis plua atako de apopleksio kaj la elĉerpita viro denove paraliziĝis. La antaŭlastan aŭgustan tagon li senkonsciiĝis kaj li plu ne rekonsciiĝis. La [[3-an de septembro]], post kelke da tagoj de vana lukto, la prezidanto mortis en brakumo de la fidela kaj amata edzino.
 
=== Sepultaj demonstracioj ===
 
Funebra soleno havis karakteron de politika protesto, vico da homoj atendantaj por lastfoje adiaŭi la prezidanton La atendovico tiriĝis multe da kilometroj. Poste la korpo de Beneš estis transveturigita en antaŭ nelonge konstruitan kripton en [[Sezimovo Ústí]]. La sepulto mem okazis kontrolata de la sekreta polico.
Tio estis kompreneble nur formala montro de estimo de la nova prezidanto al sia antaŭulo. Gottwald pleje timis, por ke Beneš ne fariĝu simbolo de kontraŭkomunisma rezisto. Por certeco li zorgis pri lia forviŝo el la historio. La libroj de Beneš malaperis el bibliotekoj, lia nomo devis esti forgesita. Kaj dum Masaryk ĝistendis vicon da monumentoj, al Beneš neniu konstruis monumentojn.
 
=== Neplenumita testamento ===
 
La reganta reĝimo devis ankoraŭ solvi, kion ĝi faros kun [[Hana Benešová]], edzino de Beneš. Ĉifoje Gottwald kondutis grandanime kaj li lasis Hanon vivi trankvile. Ŝi ricevis emeriton kaj pleje la ŝtato pagis ŝian loĝejon en [[Hradčany]].
Hana Benešová supervivis sian edzon je plena kvaronjarcento. Ŝi mortis antaŭ Kristnasko en la jaro [[1974]] en aĝo de 89 jaroj. En sia testamento ŝi testamentis la vilaon kaj ties ekipon al [[Tábor|tabora]] muzeo, sed kun peto, ke estu en ĝi establita muzeo de Edvard Beneš. Tiel ne okazis. La vilaon akiris ŝtato kaj ĝi donis ĝin en uzadon al oficejo de registaro, kiu establis en ĝi post multekosta rekonstruo luksan refreŝigejon por siaj laboruloj. La situacio eĉ ne ŝanĝiĝis post falo de komunismo en la jaro [[1989]]. La testamento de Hana Benešová tiel ĝis hodiaŭ ne estas plenumita.
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[dekretoj de Beneš]]
*[[linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj]]
 
{{elstara}}
{{vivtempo|1884|1948|Benes, Edvard}}
 
[[Kategorio:Prezidantoj de Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj elmigrintoj kaj ekzilintoj]]
{{vivtempo|1884|1948|Benes, Edvard}}
 
[[ar:إدوارد بينش]]
[[sv:Edvard Beneš]]
[[uk:Бенеш Едуард]]
[[yi:עדווארד בענעש]]
[[zh:爱德华·贝奈斯]]
147 660

redaktoj