Alta sacerdoto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
Kadre de la religia sistemo de la [[judismo]] la alta sacerdoto havis centran funkcion. En ĉiuj demandoj de religio, de sacerdotaj agoj kaj de diservoj li havis plej altan aŭtoritaton. Li devis teni apartan kultan purecon kaj estis la sola, kiu unufoje dum la jaro, okaze de la festo [[Jom Kippur]], rajtis eniri en la plejsanktaĵon de la [[templo de Jerusalemo]]. Tie li reprezente por la juda popolo ricevis la pardonon de la juda dio. Dum la jaro li prezentis la plej gravajn oferdonojn.
 
Ekde la epoko de la [[makabeoj]] la alta sacerdoto samteme ankaŭ estis la plej supera politika gvidanto de la judoj. Li estis la prezidanto de la Alta Konsilio aŭ [[SanhedrinoSinedrio]]. La konsilio estis la plej alta juda jura kortumo kaj la plej grava politika instanco, kiu eĉ dum la romia okupa reĝimo havis signifan aŭtonomion. Por la romiaj armeaj okupantoj de Judio, la alta sacerdoto estis la centra popola reprezentanto en Judio.
 
== Post la detruo de la templo de Jerusalemo (70 p.K.) ==
Post la granda [[juda milito]], la romiaj okupantoj dum la jaro [[70]] p.K. detruis la [[templo de Jerusalemo|templon de Jerusalemo]] kaj do la kultan centron de la [[judismo]]. La templa kulto kaj la funkcio de la alta sacerdoto en ĝi post tiam ne plu ekzistis. Sed jam pli frue la romiaj potenculoj penis limigi la influon de la judaj altaj sacerdotoj. Analizo <ref>[http://clv.de/_old/andachten/v04592.htm analizo pri la malliberigo de [[Sankta Paŭlo|Paŭlo el Tarso]] (germanlingve)]</ref> pri la malliberigo de [[Sankta Paŭlo|Paŭlo el Tarso]] mencias: "Oni permesis al la alta sacerdoto la meton de la liturgiaj vestaĵoj nur okaze de specifaj altaj festotagoj. Krome oni neniam tre longe lasis altan sacerdoton en sia posteno, sed ŝanĝis la personon pli ofte, por eviti ke li povus akiri tro grandan reputacion."
 
La malnovaj kultaj tradicioj post la jaro [[70]] ne daŭriĝis, kaj la prezidon de la [[SanhedrinoSinedrio]] transprenis pluraj judaj patriarkoj. En la plua evoluo de la [[judismo]] la gvidan religian rolon transprenis la [[farizeo]]j. La nuntempa funkcio de juda supera [[rabeno]] apenaŭ havas ajnan similaĵon al la rolo de la antikvaj altaj sacerdotoj.
 
== Referencoj ==