Antikomunismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Antikomunizam
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e Bot: Korektado de vikia sintakso
Linio 34:
En la 60-aj jaroj estis kreskiĝanta la emo refondi komunistan partion, kiu oficiale ne povis havi rilaton al la malpermesata partion. La solvo estis [[DKP (partio)]] (Deutsche Kommunistische Partei), kiu tamen ne estis Eŭrokomunista. DKP ricevis abundajn materiaj kaj financajn subtenojn el [[GDR]] kaj defendis la politikon de la socialismaj ŝtatoj. Malgraŭ sia limigita nombro da membroj, ĝi povis eldoni la ĉiutagan gazeton '''UZ''' (Unsere Zeit)kaj havis aktivajn junularajn (SDAJ) kaj studentajn (MSB Spartakus) organizojn. Nur en kelkaj tradiciaj laboristaj regionoj ĝi havis rilaton al la proletaro, aliloke la kontraŭkomunisma propagando bone funkciis.
 
Ĉar malpermeso de DKP pro formalaj kialoj (ĝi ne estis jura heredanto de la malpermesata partio) ne eblis, la ŝtato provis bremsi la unuopajn membrojn kaj subtenantojn. Membroj de DKP ne povis ricevi postenon ie en ŝtata servo (nome kiel instruisto aŭ eĉ flegisto, fervojisto aŭ leterportisto). La termino estis ''Berufsverbot'' germanlingve. La pretektso estis, ke ili povus en kazo de atako pere de [[Sovetunio]] malhelpi la defendon. Sufiĉis la suspekto, ke la koncerna persono ''ne troviĝas sur la grundo de la konstitucio'' kaj la sekreta polico kolektas la necesan materialon, ekzemple flugfolioj aŭ tekstojn el publikaj fontoj por konstrui akuzon. Multaj sukcesis post longdaŭraj juraj kvereloj tamen ricevi postenon, ekzemple la konata Esperantisto [[Wilhelm Luttermann]] kiel instruisto.
 
Paralele ekestis diversaj aliaj partioj, kiuj uzis la terminon komunista, plej parte estis maŭistaj partioj, kiuj flegis rilatojn al [[ĉinio]], au kiuj estis trockistaj, kaj pro tio akre kritikis la politikon de socialismaj ŝtatioj kaj de DKP. Ili malpli suferis de Berufsverbot kaj kelkaj el la membroj poste trovis la vojon en la Verdan Partion de FRG