George Chapman: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
Bot: Korektado de vikia sintakso
e (roboto aldono de: it:George Chapman)
e (Bot: Korektado de vikia sintakso)
Dum la 1590-a jardeko li iĝis grava kaj populara dramatisto. Li verkis komediojn multe influatajn de la latinaj dramoj de [[Plaŭto]] kaj [[Terentio]]. En 1605, kune kun [[Ben Jonson]] kaj [[John Marston]] li verkis la komedion ''Eastward Ho'' enhavantan satiron pri la skotoj: pro tio oni enkarcerigis lin en la [[Turo de Londono]]. Tamen poste li kaj Ben Jonson kverelis kaj li komponis satirajn versojn pri la agresemo kaj aroganto de Jonson. Krom komedioj, li verkis gravajn tragediojn, inter kiuj pluraj prenis temojn de lastatempa franca historio, ekzemple ''Bussy d'Ambois''.
 
Kiel poeto, li unue komponis obskurajn filozofajn poemojn. En 1596 aperis poemo, ''De Guiana, Carmen Epicum'' pri vojaĝo de Sir [[Walter Raleigh]], kaj en 1598 aldonon al la nekompleta ''Hero and Leander'' de [[Christopher Marlowe]]. Ekde 1598 eldoniĝis en sinskevaj parto tre influa traduko de la [[Iliado]] de [[Homero]], pri kiu [[John Keats]] verkis soneton. Inter aliaj tradukoj estis la ''Homeraj Himnoj'', la ''Georgiko'' de [[Vergilio]], la kvinan Satiron de [[Juvenalo]], kaj la ''Laboroj kaj Tagoj'' de [[Heziodo]].
 
'''Ĉefaj Dramaj Verkoj'''
9 792

redaktoj