Idumeo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
Bot: Korektado de vikia sintakso
e
e (Bot: Korektado de vikia sintakso)
 
== Historio ==
Laŭ la raportoj de la juda kronikisto [[Jozefo Flavio]] la idumeanoj dum la regotempo de la juda reĝo ''Johano Hirkano'' konkeriĝis fare de la judoj kaj estis devigitaj konvertiĝi al la judismo <ref>[[Jozefo Flavio]]: Ant. Jud. 12, paĝo 257 kaj sekvaj</ref>. Kontraŭe al tio la kronikisto [[Strabono]] <ref>[[Strabono]]: Geogr. 16, 2, 34</ref> tamen raportas, ke la idumeanoj estis origine nabateanoj, kiuj konfliktis kun la restaj nabateanoj kaj separiĝis de ili, translokiĝis okcidenten kaj dum la sekvaj generacioj sen ekstera premo alprenis kulturajn kaj religiajn kutimoj de la najbaraj judoj. Ĉiukaze la juda reĝlando de ''Johano Hirkano'' almenaŭ armee konkeris la urban zonon de la idumea ĉefurbo ''Marisa'' kaj la proksima urbo ''Dora'' - en ambaŭ urboj loĝis multaj greklingvaj komercistoj. Marisa poste estis la naskiĝoloko de la juda reganto [[Herodo la Granda]].
 
Signo por la paca konvertiĝo de la idumeanoj al judismo kaj la paca integriĝo de Idumeo en la teritorion de [[Judio]] estas, ke dum la reorganiziĝo de [[Palestino]] fare de la romia armeestro [[Pompeo|Gnaeus Pompeius Magnus]] dum la jaro [[-63|63]] antaŭ Kristo la jude konkeritaj, sed kulture nejudaj regionoj estis malintegritaj el Judio, kaj Idumeo restis parto de ĝi. Sekve do supozeble tiuepoke kaj la romianoj kaj la idumeanoj konsideriĝis Idumeon sendiskute juda teritorio. Plue [[Jozefo Flavio]] raportas, ke inter la gvidantoj de la juda ribelo kontraŭ la [[Romia Imperio]] dum la jaroj [[66]] ĝis [[74]] post Kristo estis pluraj elstaraj idumeanoj <ref>[[Jozefo Flavio]]: Bell. Jud. 4, paĝoj 314 ĝis 318</ref>. Krome ankaŭ la fakto, ke multa idumeaj nobeloj geedziĝis kun la juda reĝa dinastio, estas signo por tio, ke la idumeanoj estis akceptitaj kiel plenrajtaj judoj.
9 792

redaktoj